János Perjés
Aspekto
János Perjés | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1964 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kölcsey Ferenc Gimnázium (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatrestro teatra reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://perjesjanos.hu/ |
János Perjés [jAnoŝ perjEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perjés János estas hungara aktoro, teatrestro.
János Perjés[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1964 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Perjés maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1982, poste li studis en aktorstudio de Nacia Teatro (Budapeŝto). Baldaŭ li ricevis roletojn en la teatro. En la 2000-aj jaroj li ofte estis videbla en pluraj televidaj programoj. En 2011 li fondis privatan teatron en Budapeŝto, kiu en 2015 havis jam propran scenejon. Li daŭre estas ties estro.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Makbeto - titolrolo
- Rikardo la 3-a -
- Reĝo Lear - titolrolo
- La Venecia Komercisto -
- Molière: La mizantropo - Oronte
- Friedrich Dürrenmatt:
- Vizito de maljuna sinjorino - Zachanassian
- La fizikistoj - Johann-Wilhelm Möbius (paciento)
- Pierre Barillet-Jean-Pierre Grédy: Floro de kakto -
- Fjodor Dostojevskij: La fratoj Karamazov - Fjodor Pavloviĉ Karamazov
- Thomas Mann: Mario és a varázsló - Cipolla
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Zimmer Feri (1998)
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Johann Sebastian Bach (serio, 1985) - Christoph Friedrich Bach
- Hacktion (serio, 2013)