János Spáda
János Spáda | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de decembro 1877 en Kolozs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 7-an de julio 1913 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Béla Orbán (nepo) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
János Spáda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Spáda János estis hungara arkitekto. Liaj nepoj estis Béla Orbán kaj László Orbán (geografo).
János Spáda[1] naskiĝis la 10-an de decembro 1877 en Kolozs (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cojocna en Rumanio), li mortis la 7-an de julio 1913 en Kolozsvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Cluj en Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Spáda akiris arkitekturan diplomon en Budapeŝto, poste li malfermis atelieron en Kolozsvár. Ĝenerale li ne faris planojn, sed li konstruis plurajn konstruaĵojn laŭ alies planoj. Li mortis pro pulma infekto en sia aĝo 35, lia morto ŝokis la publikon. Liaj komenciĝantaj konstruaĵoj estis finfaritaj fare de alia arkitekto-majstro. Li postlasis edzinon kun tri idoj. Li estis entombigita en Tombejo de Házsongárd.
Elektitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nova Nacia Teatro de Kolozsvár (1904–1906)
- katolika internulejo pri fraŭlinoj (1911)
- Kalvinana preĝejo (Kolozsvár)
- Katolika gimnazio de Székelyudvarhely
- propra familia domo
-
Nova Nacia Teatro en Kolozsvár
-
Internulejo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine