János Szurcsik
János Szurcsik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szurcsik János |
Naskiĝo | 10-an de majo 1931 (93-jaraĝa) en Hercegszántó |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1950–1956) |
Familio | |
Infano | József Szurcsik |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János Szurcsik [jAnoŝ surĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szurcsik János estas hungara pentristo, gobelinisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis József Szurcsik.
János Szurcsik [1] naskiĝis la 10-an de majo 1931 en Hercegszántó.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Szurcsik unue studis en libera lernejo de Baja de Gyula Rudnay en la lernojaro 1948, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Géza Fónyi kaj Endre Domanovszky. Li havis stipendiojn inter 1957–1960. Li studvojaĝis al Romo, Rumanio, Bulgario. En 1977 li aliĝis al artistkolonio de Tiszakécske. Inter 1975 kaj 1990 li instruis en Pedagogia Altlernejo de Szombathely. Li ricevis 4 premiojn inter 1960-1976. Li edziĝis en 1954, filoj naskiĝis en 1956 kaj 1959.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1963)
- Arthalo Budapeŝto (1973)
- Moskvo (1977)
- Kalocsa (1981)
- Baja (1992)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1975, 1981)
- Sofio (1982)
- Békéscsaba (1987)
Elektitaj egaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Történelem (ekstera murpentraĵo, Nagybátony, 1968)
- Hétköznapok - ünnepnapok (fresko, Urbodomo de Baja)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kapáló asszonyok
- Vihar
- Gondban
- Halottak napja
- Festő a Tisza-parton
- Csendélet
Elektitaj gobelinoj
[redakti | redakti fonton]- Földosztás
- Dózsa
- Magvetők
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-05 per la retarkivo Wayback Machine