János Vályi
János Vályi | ||
---|---|---|
dioceza episkopo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de septembro 1837 en Vencsellő | |
Morto | 19-an de novembro 1911 (74-jaraĝa) en Prešov | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno • Frintaneum vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
János Vályi [jAnoŝ vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi János estis hungara pastro, grekokatolika episkopo, titulara kanoniko.
János Vályi [1] naskiĝis la 22-an de septembro 1837 en Ó-Vencsellő [O-venĉelO] (nun Gávavencsellő). Li mortis la 9-an de novembro 1911 en urbo Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Vályi frekventis gimnaziojn en diversaj urboj (ekzemple en Debrecen), poste li lernis teologion en Ungvár. Li pastriĝis en 1865, poste li plulernis en Vieno, kie li doktoriĝis. Li komencis sian pastran servon en Sátoraljaújhely, poste en 1869 li estis inspektoro en pripastra lernejo de Ungvár. En la sekva jaro li komencis instrui historion kaj eklezian juron. En 1873 li ricevis la titolon papa konsilisto, en 1878 titulara kanoniko. En 1882 li estis nomumita episkopo, en 1892 altranga pastro en Vatikano. En 1896 li ricevis signifan ŝtatan premion kun titolo vera sekreta interna konsilisto.