János Zsombolyai
János Zsombolyai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1939 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de januaro 2015 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1957–1961) |
Okupo | |
Okupo | ĉefkameraisto universitata instruisto scenaristo filmreĝisoro reĝisoro |
János Zsombolyai [jAnoŝ ĵombojai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsombolyai János estis hungara kameraisto, reĝisoro, altlerneja instruisto.
János Zsombolyai[1][2] naskiĝis la 30-an de januaro 1939 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de januaro 2015 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Zsombolyai akiris kameraistan diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1961. Lia ĉefinstruisto estis György Illés. Post la diplomo li laboris en la Hungara Televizio. Inter 1966-1975 li estis kameraisto de produktejo pri filmoj, pli poste li ankaŭ reĝisoris, fine li havis altan statuson. Inter 1965–1974 li estis ankaŭ asistanto en la altlernejo, inter 1974–1980 lektoro, inter 1980–1997 docento, poste profesoro ĝis la emeritiĝo en 2004. Li ricevis premiojn inter 1967-2010 kaj li ricevis stipendion inter 2000–2003. Li havis du filinojn.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Liaj kameralaboroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1956.11.01. (1959)
- Utcán (1962) (ankaŭ reĝisoro)
- La atestanto (1969)
- A kenguru (1975) (ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo)
- Return (1985)
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tüzikovácsok (1975)
- Vámmentes házasság (1980) (ankaŭ scenaristo)
- A halálraítélt (1989) (ankaŭ scenaristo)
- Pisztácia (1996)
Liaj filmoj kiel produktoro
[redakti | redakti fonton]- Állatkerti mesék (1994)
- Különböző helyek (1995)