Jánossomorja
Ne miskomprenu kun Jánoshalma kaj Jánosháza!
Jánossomorja | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (2004–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9241 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 938 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 47′ N, 17° 8′ O (mapo)47.785217.1359Koordinatoj: 47° 47′ N, 17° 8′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 148,98 km² (14 898 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jánossomorja [+] | |||
Jánossomorja [jAnoŝomorja] estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár.
Situo
[redakti | redakti fonton]Jánossomorja situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo inter Hegyeshalom kaj Csorna, voje Csorna kaj Mosonmagyaróvár estas facile alireblaj. Mosonmagyaróvár 15, Hegyeshalom 22, Csorna 25, Győr 51, Budapeŝto 171 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hungaroj fondis 3 vilaĝojn: Mosonszentjános, Mosonszentpéter, Pusztasomorja, kiuj dum la kontraŭturkaj bataloj senhomiĝis. Poste germanoj refondis la vilaĝojn. Mosonszentjános ricevis rangon kampurbo. En 1919 la vilaĝoj trovis sin ĉe la nova aŭstra ŝtatlimo. En 1945 la germana loĝantaro estis deportita kaj Fera Kurteno konstruiĝis. En 1956 dum la revolucio oni ne gardis la limon, miloj rifuĝis al Aŭstrio. Ĉe la limo troviĝis ponteto al Andau (hungare Mosontarcsa). La ponto iĝis simbolo de la rifuĝintoj. En 1970 la 3 komunumoj unuiĝis. Nun estas trapasejo al Andau. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trairebla.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika Preĝejo Stefano la 1-a (Jánossomorja) el la 15-a jarcento, poste barokiĝis en 1750
- katolika preĝejo apostolo Sankta Petro (Jánossomorja) kun mezepokaj partoj
- katolika Preĝejo Naskiĝo de Johano Baptisto (Jánossomorja)
- denove konstruita ponteto al Andau
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Mosonszentjános naskiĝis operkantisto Katalin Klafsky.
Komunumoj pri Sankta Johano en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Morvaszentjános | Mosonszentjános |
Nagyszentjános | Szentjános |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- distancoj Arkivigite je 2015-11-19 per la retarkivo Wayback Machine