Jämsänkoski
Aspekto
Jämsänkoski | |||
---|---|---|---|
eksa komunumo de Finnlando (2009–) komunumo (1926–2008) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 351 (2008) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 61° 55′ N, 25° 10′ O (mapo)61.91805555555625.170833333333Koordinatoj: 61° 55′ N, 25° 10′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 448,67 km² (44 867 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jämsänkoski [+] | |||
Jämsänkoski estas eksa urbo kaj komunumo en provinco Meza Finnlando. La nomo signifas kaskado de Jämsä, do la urbo situas ĉe la kaskadoj de Jämsä rivero. Jämsänkoski fariĝis propra komunumo en 1926, pli frue ĝi apartenis al apuda Jämsä kaj ekde la jaro 2009 denove estas tiel. En 1969 la norda kampara komunumo Koskenpää estis ligita kun Jämsänkoski.
Jämsänkoski estas industria urbo kies ĉefaj industrioj estas papera kaj celuloza. Pro sia industria laboristaro la urbo havas tradicie maldekstran plimulton. En parlamentaj elektoj de 1945 la Finnlanda popoldemokrata ligo (komunistoj) ricevis pli ol duonon el voĉoj en Jämsänkoski.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝoj de urbo Jämsänkoski (en la finna kaj la angla).