Jérémy Chatelain
Jérémy Chatelain | |
---|---|
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1984 (40-jaraĝa) en Créteil |
Edz(in)o | Alizée |
Profesio | kantisto, pianisto |
Aktivaj jaroj | 2002 – nuntempo |
Eldoninto | Mercury/Universal |
Retejo | jeremychatelain.fr |
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Alizée (2003–2012) |
Okupo | |
Okupo | kantisto dezajnisto mododezajnisto aktoro komponisto |
Jérémy CHATELAIN (naskiĝis la 19-an de oktobro 1984 en Créteil) estas franca kantisto, partopreninto al "Star Academy 2".
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jérémy pasigis infanecon en Draveil, en ĉirkaŭaĵo de Parizo, en konkorda familio: lia patro estas garaĝestro, lia frato Julien pasiiĝas por modo kaj lia pli juna fratino Amandine, naskiĝinta en 1990, ŝategas teatron.
Li komencis ekludi pianon kiam li estis 5-jaraĝa, kaj poste lernis ludi perkutinstrumentojn. Estas notinde, ke li estis provizora basisto de la hard-rock bando Helmet.
Estante 10-jaraĝa, li ekverkis siajn unuajn tekstojn, kaj, kapon razitan, li provis deejaying hip hop. "En mia kvartalo, pop-muziko estis malestimata. Tamen miaj proksimaj amikoj kromnomis min Pascal Obispo! Ili sciis, ke tiu muziko plej interesis min." Malgraŭ bonaj notoj (12 kaj 13 en provekzameno de franca lingvo), Jérémy forlasis sian liceon en 2002 por partopreni la 2-an elsendon de "Star Academy". Post unua promesplena unuopaĵo "Laisse-moi" (Lasu min), kiun li mem verkis, aperis en 2003 lia unua albumo "Nouveau-né" (Nov-naskito).
Li edziĝis kun kantistino Alizée la 6-an de novembro 2003, en Las Vegas. La 29-an de aprilo 2005 ŝi naskis ilian filinon nomitan Annie-Lee (aŭ Annily).
En marto 2006 aperis lia dua albumo, kun pli elektraj tonoj: "Variétés françaises" (Francaj varieteoj).
- 2003: "Laisse-moi" (Lasu min)
- 2003: "Nouveau-né" (Nov-naskito)
- 2006: "Variétés françaises" (Francaj varieteoj)
Internaj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Alizée
- Nolwenn Leroy, gajninto de "Star Academy 2"
- Emma Daumas, partopreninto al "Star Academy 2"
- Georges-Alain Jones, partopreninto al "Star Academy 2"
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2006-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
|