József Almásy
Aspekto
József Almásy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de septembro 1898 en Vác |
Morto | 29-an de aŭgusto 1944 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Alma mater | Pázmáneum ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Pál Almásy ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto instruisto ![]() |
József Almásy [jOĵef almAŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Almásy József estis hungara filozofo, altlerneja instruisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zsadányi [ĵadAnji] kaj törökszentmiklósi [toroksentmiklOŝi].
József Almásy[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1898 en Vác, li mortis la 29-an de aŭgusto 1944 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Almásy frekventis gimnaziojn en Budapeŝto kaj Nagyszombat, poste li akiris teologian licencon en Pázmáneum en 1921, samtempe li pastriĝis. Post la licenco li estis pastro en Budapeŝto, sed li ankaŭ instruis. En 1924 li doktoriĝis el teologio. Inter 1937–1943 li estis pastro en Esztergom, post 2 jaroj li estis ankaŭ viclernejestro en Budapeŝto. Pro malsano li retiriĝis en 1943.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Die Wahre und Falsche Messiasidee. (disertaĵo)
- Katolikus írók új magyar kalauza. (redaktaĵo, 1940)
- A tízparancsolat a közéletben. (1942)