József Andor Krenner
József Andor Krenner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1900 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de junio 1979 (78-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | József Krenner |
Patrino | Amália Halász (en) |
Okupo | |
Okupo | biologo entomologo fungosciencisto universitata instruisto |
József Andor Krenner [jOĵef], (pli mallonge Andor Krenner), laŭ la hungarlingve kutima nomordo Krenner József Andor estis hungara mikologo, altlerneja instruisto. Lia patro estis József Sándor Krenner.
József Andor Krenner[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1900 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de junio 1979 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Andor Krenner maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1918, poste li akiris botanikan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1924. Post la diplomo li estis praktikanto en la Hungara Nacia Muzeo, poste inter 1925–1960 li laboris en esplora instituto, kie en la lasta periodo jam havis altajn postenojn, eĉ Krenner fondis plantprotektan laboratorion, kiun li gvidis de 1952 ĝis 1960. Intertempe lia habilitiĝo okazis en 1946, poste li instruis 5 jarojn en la universitato, pli poste li estis juĝeja fakulo. Li kandidatiĝis (CSc) en 1963 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Plej ofte li okupiĝis pri etaj fungoj videblaj per mikroskopo. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Über die Bewegung der Oscillarien. (ankaŭ disertaĵo, 1925)
- A szántóföldi növények betegségei. (1933)
- Tanulmányok az alsóbbrendű gombák köréből. 1–2. (1943–1944)
- Az ipari növények betegségei. (1948)
- A burgonyarák. (1953)
- Az Entomophthora Aphidis H. Hoffmann-ról, behatóbb tekintettel az Entomophtoracae családra általában. Monográfia és kand. értek. (monografio kaj disertaĵo, 1961)
- The Post-War Remains of the Diatom Collection dr. József Pantocsek. (1980)