József Bánhegyi
József Bánhegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1911 en Székesfehérvár |
Morto | 6-an de septembro 1976 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 10/1-1-231/232 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | botanikisto fungosciencisto mikrobiologo ![]() |
József Bánhegyi [bAnhedji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bánhegyi József, estis hungara mikrobiologo, mikologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Kozelsz [kozels] ĝis 1936.
József Bánhegyi[1][2] naskiĝis la 17-an de januaro 1911 en Székesfehérvár, li mortis la 6-an de septembro 1976 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Bánhegyi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934, post 3 jaroj li doktoriĝis el filozofio. Ekde 1936 ĝis la habilitiĝo en 1943 li estis asistanto en universitata instituto, poste li estis privata instruisto ĝis 1948, tamen li estis militkaptito en Sovetunio (1944–1948). Li instruis plu en pli alta instrua rango (1949–1952), poste li estis profesoro kaj katedrestro ĝis 1973 kaj en la universitato, kaj en la instituto. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, post 2 jaroj li edziĝis. En la universitato li okupiĝis pri fungoj. En 1975 li ricevis memormedalon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Budapest környékének Discomycetái. (disertaĵo, 1937)
- Magyarország Lachneái. (1940)
- Rendszeres növénytan gyógyszerészhallgatók részére. II. Angiospermae. (studenta lernolibro, 1943)
- Mikrobiológia. 1. (1951)
- Magyarország nagygombái a kalaposgombák kivételével. (kunaŭtoro, 1953)
- Magyarország virágtalan növényeinek határozó kézikönyve. (kunaŭtoro, 1953)
- A tejsavbaktériumok. (1960)
- Magyarország mikroszkopikus gombái (kunaŭtoro, 1978)
- Magyarország mikroszkopikus gombáinak határozókönyve. (kunaŭtoro, 1985)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]fungospeco portas lian nomon: Bánhegyia