József Bölöny (advokato)
József Bölöny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 26-an de majo 1903 en Kismarton (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 21-an de aŭgusto 1990 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 44/1-1-11 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1921–1925) |
Okupo | |
Okupo | advokato jurosciencisto historiisto solicitoro universitata instruisto ĵurnalisto verkisto de nefikcio |
Verkoj | [Governments of Hungary] |
József Bölöny [jOĵef boloni], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bölöny József, estis hungara advokato, altlerneja instruisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagybölöni [nadjboloni].
Li naskiĝis la 26-an de majo 1903 en Kismarton (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 21-an de aŭgusto 1990 en Budapeŝto.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Bölöny maturiĝis en gimnazio en Pécs en 1921, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1925. Li estis advokato-kandidato en Budapeŝto (1930–1933), poste plenrajta advokato (1933–1948). Intertempe li ekinstruis en Universitato Erzsébet en 1937, kie li estis publika eksterordinara profesoro (1943–1948). Ekde 1938 li konstante verkis artikolojn en ĵus fondita ĵurnalo, baldaŭ en aliaj gazetoj. Li ankaŭ instruis en la Jura Akademio (Szabadka) (1941–1944). Dum la nazia erao (1944) li partoprenis en la demokrata rezisto, oni kaptis lin, sed li rifuĝis. Komence de la socialismo (1948) lia universitata statuso ĉesis, poste li vivtenis sin el tradukaĵoj artikolaj verkoj. Li edziĝis en 1942, lia edzino naskis 3 gefilojn inter 1944-1948, li vidviĝis en 1963.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Királyi hatalom és kormányzói jogkör (1933)
- Ungarns staatsrechtliche Einrichtung nach dem Weltkrieg (1935)
- Mentelmi jog (monografio, 1937)
- A kárpátaljai vajdaságról és annak önkormányzatáról szóló törvényjavaslat bírálata (1940)
- A román alkotmányok és a kisebbségi kérdés (1940)
- Magyar közjog. 1–3. (studenta lernolibro, 1942–1943)
- Jogalkotás a magyar demokráciában (1945)
- Labriola, A.: Tanulmányok a történeti materializmusról (tradukaĵo, 1966)
- Pihent szemmel – az olvasó érdekében. 1–6. (artikolaro, 1968–1972)
- Közös miniszterek–horvát bánok–fiumei kormányzók. 1867–1918. (1977, pli ampleksa 1987)
- Magyarország kormányai. 1848–1975. (1978, 5-a eldono (1848–2004) 2004)
- Magyarok a nagyvilágban. Életpályák századunkból. (manuskripto, 1974–1981)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bölöny József (hungare, angle). Alirita 16-a de marto 2023 .