József Babocsay
Aspekto
József Babocsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Babocsay József |
Naskiĝo | la 19-an de marto 1760 en Szigetvár (Hungara reĝlando) |
Morto | la 18-an de junio 1838 en Nagykanizsa (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - veterinara medicino, medicino (–1789) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto City magistrate (en) bestokuracisto |
József Babocsay [jOĵef baboĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babocsay József estis hungara kuracisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagy-szarvai [nadjsarvai].
József Babocsay [1][rompita ligilo] naskiĝis la 19-an de marto 1760 en Szigetvár, li mortis la 18-an de junio 1838 en Nagykanizsa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Babocsay akiris medicinan kaj bestkuracistan diplomojn en Reĝa Universitato de Pest en 1789. Post siaj studoj li estis kuracisto en Babócsa kaj Berzence. Ekde 1792 ĝis sia morto li estis magistrata ĉefkuracisto de Nagykanizsa. En tiu longe periodo li foje estis urbestro. En 1801 li estis urba deputito al reĝo Francisko la 1-a (Aŭstrio).
Lia sola verko
[redakti | redakti fonton]- Boldog Zala vármegye! Keszthelyi Hévvizedről méltán neveztetel így attól, a ki ezen rendeket írta dicséretedre. (Sopron, 1795) - priskribo pri Hévíz (lago)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Hévíz