József Badics
József Badics | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Badics József Károly Endre |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1900 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de majo 1945 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, C-72. fülke ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Ferenc Badics ![]() |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero-agronomo ekonomikisto universitata instruisto ![]() |
József Badics [jOĵef badiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Badics József Károly Endre estis hungara agronomo, muzeologo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis alistáli kaj szentkirályszabadjai [aliŝtAli, sentkirAjsabadjai]. Lia patro estis Ferenc Badics.
József Badics[1] naskiĝis la 20-an de februaro 1900 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de majo 1945 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Badics akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1922, poste li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1927, fine li aŭskultis prelegojn en Zuriko. Komence li estis asistanto (1925–1933), poste lektoro (1933–1937). Ekde 1937 ĝis sia morto li estis muzeestro en agrikultura muzeo, samtempe li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario). Li kreis ankaŭ modelan bienon apud Tótvázsony. Dum la 2-a mondmilito li aliĝis al la rezista movado, li kaŝis kelkajn gravajn personojn. Li edziĝis en 1928, lia edzino naskis 2 filinojn. Li mortigis sin.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az áralakulás a magyar mezőgazdaságban, mint a jövedelmezőség egyik tényezője 1913–1925-ig. disertaĵo, 1926)
- Die neuere Preisgestaltung in der Landwirtschaft. Budapest, 1929, Verf. 18 p. 23 cm.
- Irányított mezőgazdaság. Budapest, 1934,
- Ábrázolt agrárpolitika. Budapest, 1941,