József Baksai
Aspekto
József Baksai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Baksai József |
Naskiĝo | 7-an de majo 1957 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1985–1990) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
József Baksai [jOĵef bakŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baksai József estas hungara pentristo, grafikisto, instruisto.
József Baksai [1] naskiĝis la 7-an de majo 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Baksai frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1990. Lia ĉefinstruisto estis Lajos Sváby. Tiutempe li studvojaĝis al Parizo (1985), Luksemburgo (1990) kaj Romo (1995). Li havis stipendiojn inter 1990-1994. Ekde 1995 li instruas en arta mezlernejo en Budapeŝto. Sur la tolaĵoj li metas la farbojn vaste, eĉ tio reliefas. Li ricevis premiojn inter 1989-2004.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1982, 1988, 1992, 1996, 2004, 2011 Budapeŝto
- 1991 Eger
- 1994, 2003 Szentendre
- 2002 Berlino
El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1990 Luksemburgo
- 1991 Vieno
- 1992 Budapeŝto
- 1997 Arthalo Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj, grafikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Út (2014)
- Schuld (2014)
- Sebek (2015)
- Tél (2016)
- Aranyborjú (2017)
- Bárka (2017)