József Bayer (literaturhistoriisto)
Aspekto
József Bayer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1851 en Baja |
Morto | 14-an de decembro 1919 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2-1-326 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto teatra historiisto ![]() |
József Bayer [jOĵef bAjer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bayer József estis hungara literaturhistoriisto, teatrohistoriisto, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1911), membro de Societo Kisfaludy (1888).
József Bayer [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1851 en Baja. Li mortis la 14-an de decembro 1919 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Bayer frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto. Komence li instruis en Sopron, poste li revenis al Budapeŝto. Inter 1881-1884 li estis ĵurnalisto, dume li konatiĝis kun famaj artistoj. Ĝis la emeritiĝo en 1912 li instruis daŭre en Budapeŝto, dume li okupiĝis pri arthistorio kaj teatrohistorio.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A nemzeti játékszín története (Historio de la nacia teatro) 1887 - lia premiita ĉefverko
- A magyar drámairodalom története 1867-ig (Historio de la hungara dramo ĝis 1867) 1897
- Shakespeare drámái hazánkban (Dramoj de Ŝekspiro en nia lando) 1909