Saltu al enhavo

József Boczor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Boczor
Persona informo
Naskonomo Wolf Ferenc
Aliaj nomoj Boczor József
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1905 (1905-08-03)
en Batiz
Morto 21-an de februaro 1944 (1944-02-21) (38-jaraĝa)
en Suresnes
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj francahungararumana
Ŝtataneco Hungario
Francio
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
rezistobatalanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

BOCZOR József [pr. bocor], Wolff Ferenc estis hungara martiro de la franca kontraŭfaŝisma movado, inĝeniero naskiĝinta en Batiz en 1905 kaj mortinta en Parizo la 21-an de februaro 1944.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Boczor venis en Hispanujon en 1937 por lukti en la Internacia Brigado. Oni internigis lin en Francujon post la falo. Kiam oni volis deporti lin en Afrikon en 1941, li rifuĝis kaj revenis en Francujon. Li gvidis tie la hungaran-rumanan grupon de la kontraŭstaranta movado. En novembro de 1943 la germanoj kaptis lin kune kun Tamás Elek kaj Imre Békés Glass kaj ekzekutis lin.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon