József Borsy
József Borsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1925 en Miskolc |
Morto | 9-an de septembro 1993 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv17-1-28 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Okupo | |
Okupo | kuracisto farmakologo |
József Borsy [jOĵef borŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borsy József estis hungara farmakologo, kuracisto. Lia familia nomvarianto estis Borsi.
József Borsy[1][2] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1925 en Miskolc, li mortis la 9-an de septembro 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Borsy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1952. Jam inter 1949–1952 li praktikadis en la farmacia instituto, poste li estis asistanto, inter 1957–1990 li havis postenojn en la instituto, kie li esploris. En 1955 li akiris diplomon pri laboratoriaj scioj kaj li kandidatiĝis en 1961. Li estis altigita titulara profesoro en Universitato Semmelweis ekde 1989. Li okupiĝis pri efikoj de lokaj anesteziloj, kontraŭdoloraj medikamentoj. Li edziĝis en 1952, lia edzino naskis filon en la sekva jaro. Li ricevis premiojn inter 1964-1985.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Über die pharmakologischen Wirkungen eines neuartigen Neurosedativums. (kunaŭtoro, 1959)
- Indol és trimetoxifenil struktúrájú vegyületek centrális és perifériás hatásai. (disertaĵo, 1960)
- Die Wirkung der Cyanokobalamin-Monokarbonsäure auf die Hämopoese von Ratten. (kunaŭtoro, 1963).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare[rompita ligilo]