József Dallos
Aspekto
József Dallos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de junio 1979 (74-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1928) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | kuracisto okulkuracisto ![]() |
József Dallos [jOĵef daloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dallos József estis hungara-brita oftalmologo, inventisto.

József Dallos [1] naskiĝis la 7-an de januaro 1905 en Budapeŝto. Li mortis la 27-an de junio 1979 en Londono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Dallos akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en la oftalmologia kliniko de Budapeŝto, kie li okupiĝis pri kontaktlensoj. En 1932 li trovis materialon "negocoll", kiu estis konvena por la kontaktlensoj. Li kreis novan metodon, tial la lensoj pli bone aliĝis al la okuloj. En 1934 li ricevis patenton tutmondan pri la novaj lensoj. Li daŭris la esplorojn en Britio ekde 1937. Li establis propran uzinon por produkti lensojn en 1964.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Über Haftgläser und Kontaktschalen (1933)
- A „láthatatlan” contact szemüveg (hungare:1935; angle: 1936)
- Sattler's Veil (1946)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Londono
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- [2] Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine angle