József Forgách (baletisto)
József Forgách | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1941 en Ózd |
Morto | 21-an de julio 2006 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto baleta majstro |
József Forgách [jOĵef forgAĉ] laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgách József estis hungara baletisto, baletmajstro, altlerneja instruisto.
József Forgách[1][2] naskiĝis la 11-an de septembro 1941 en Ózd, li mortis la 21-an de julio 2006 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Forgách akiris baletistan diplomon en Ŝtata Baleta Instituto en 1959. En la sama jaro li ricevis membrecon en baleta branĉo de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li estis levita privata dancisto en 1970. Li estis ankaŭ baletmajstro en popoldanca ensemblo inter 1965–1972, baldaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo inter 1978–1985. Ekde 1972 li instruis en la menciita instituto, ekde 1990 li akiris la rangon altlerneja instruisto. Li ricevis premiojn inter 1970-2001 en 1989 kaj la titolon "eterna membro de la Operejo".
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij-Messerer: Cignolago - kortega stultulisto
- Zaharov-Asafjev: Baĥĉiseraja fontano (baleto) - Nurali
- Petipa: Csipkerózsika - blua birdo
- Béla Bartók-László Seregi: A fából faragott királyfi - lignaĵulo
- László Seregi: Sylvia (baleto) - Amor
- Lavrovskij: Giselle - kamparano pas de deux
- Ashton: La knabino gardita malbone - Alain