József Frank
József Frank | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1945 (79-jaraĝa) en Hódmezővásárhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1968) |
Okupo | |
Okupo | loka politikisto biologo plant breeder (en) |
József Frank [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Frank József estas hungara biologo, genetikisto, altlerneja instruisto.
József Frank[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1945 en Hódmezővásárhely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Frank maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1968. Li eklaboris post la diplomo en esplora instituto de Iregszemcse, li publikigis sian disertaĵon en 1970. Li laboris en simila esplora instituto en Szeged, kie paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn, fine en 1991 li estis institutestro. En tiu periodo li kandidatiĝis en 1976, li doktoriĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio en 1989. Li kreis pli bonajn specojn (patentojn) pri sunfloroj. Li estis nomumita katedrestro en 1991 en Agrikultura Universitato de Debrecen. Li ricevis premiojn inter 1979-2018.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A napraforgó (1988)
- A napraforgó biológiája, termesztése (1999)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- [1] Arkivigite je 2018-03-10 per la retarkivo Wayback Machine