Saltu al enhavo

József Gerics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Gerics
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1931 (1931-11-13)
en Budapeŝto
Morto 22-an de aprilo 2007 (2007-04-22) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater ELTE Trefort Ágoston Gyakorlóiskola (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Ilona Bolla (1955–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Gerics [jOĵef geriĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gerics József, estis hungara historiisto, altlerneja instruisto. Liaj ambaŭ edzinoj laŭvice estis Ilona Bolla kaj Erzsébet Ladányi.

József Gerics[1][2] naskiĝis la  13-an de novembro 1931 (nun 1931-11-13) en Budapeŝto, li mortis la 22-an de aprilo 2007 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

József Gerics maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1950, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Post la diplomo li estis aspiranto 3 jarojn ĉe Emma Léderer, poste li estis asistanto (1957–1960), lektoro (1960–1963), docento (1963–1981), profesoro (1982–2002) en la universitato. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1960, li doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la hungara mezepoko, li estis disĉiplo de Lajos Bernát Kumorovitz. Pro vidviĝo en 1980 li edziĝis dufoje en 1955 kaj 1982.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A királyi kápolna tagjai által folytatott hiteleshelyi tevékenység történetéhez. (1956)
  • Adatok a Kézai-krónika problémáinak megoldásához. (1957)
  • Legkorábbi gesta-szerkesztéseink keletkezésrendjének problémái. (monografio kaj disertaĵo, 1961)
  • A Tátony-nemzetségről. Adalékok egy krónikahely értelmezéséhez. (1967)
  • Von den „universi servientes regis” bis zu „Universitas Nobilium Regni.” (1976)
  • A magyarországi rendiség korai szakasza, intézményei és helyük az európai fejlődésben. (disertaĵo, 1981)
  • A korai rendiség Európában és Magyarországon. (monografio, 1987)
  • Egyház, állam és gondolkodás Magyarországon a középkorban. (monografio, 1995)
  • Bartolus de Saxoferrato 14. századi jogtudományi tevékenysége – kutatásainak jelentősége korunkban. (kun Erzsébet Ladányi, 2007).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]