József Hajós (karmelano)
József Hajós (karmelano) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1885 en Dombóvár |
Morto | 6-an de aŭgusto 1967 (81-jaraĝa) en Székesfehérvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pastro monaĥo universitata instruisto |
József Hajós [jOĵef hajOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hajós József estis hungara katolika pastro, kanoniko, karmelana monaĥo, teologo, seminaria instruisto. Lia origina familia nomo estis Grünthal ĝis 1907, lia monaĥa nomo estis Szaniszló [sanislO] ekde 1908.
József Hajós[1] naskiĝis la 26-an de novembro 1885 en Dombóvár, li mortis la 6-an de aŭgusto 1967 en Székesfehérvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Hajós frekventis en gimnaziojn en Pécs kaj Budapeŝto. En 1904 li aliĝis al la karmelanoj ricevinta la nomon Szaniszló, poste li studis teologion kaj filozofion en la karmelana altlernejo, kie li pastriĝis en 1908. Inter 1909–1912 li instruis teologion en la altlernejo, poste li estis pastro duonjaron en Bicske, poste ĝis 1918 en Székesfehérvár. Interrompe li estis redaktoro en la loka ĵurnalo, sed inter 1922–1939 li estis pastro kaj lerneja inspektoro en Martonvásár. En 1939 li estis levita kanoniko kaj seminariestro. Libertempe li kreis religiajn pentraĵojn. Li ricevis premiojn en 1913 kaj 1915.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A modern ember Isten nyomain. (1909)
- A végtelen felé. A modern ember világnézete. (1910; pligrandigita: 1930)
- Az ősember a modern tudomány világításában. (monografio, 1913)
- Az ősidők árnyékai. (4 partoj, 1916)
- Az élet titkaiból. A modern élet bölcselete. (monografio, 1921)
- Az anyag és az élet bölcselete. (1937)
- A bölcselet története. (monografio, 1941).