Saltu al enhavo

József Hajas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Hajas
Persona informo
Naskonomo Vogel József
Naskiĝo 11-an de majo 1912 (1912-05-11)
en Sopron
Morto 6-an de decembro 1974 (1974-12-06) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Pécs
Ekonomia Akademio
Universitato Reĝo Sankta Stefano Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo
bibliotekisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Hajas [jOĵef hajaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hajas József, estis hungara agronomo, bibliotekisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Vogel ĝis 1941.

József Hajas[1] naskiĝis la  11-an de majo 1912(nun 1912-05-11) en Sopron, li mortis la 6-an de decembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

József Hajas akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1935, en la sekva jaro agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár), pedagogian diplomon en 1937, poste lernojaron li estis stipendiulo en universitato en Berlino. Li akiris plian diplomon pri publika administrado en 1941, fine inĝenieran diplomon en 1958 en Universitato Reĝo Sankta Stefano.

József Hajas estis senlaborulo (1938–1939), poste li laboris en Ministerio pri agrikulturo (Hungario) ĝis 1947, sed pro politikaĵo li estis trudlaboristo dum la nazia erao (1944-1945). Inter 1947-1960 li laboris en ŝtata oficejo, respektive en instituto, sed interrompe li kaj lia familio estis deportita (1951-1953). Li laboris en agrara biblioteko inter 1960–1974, sed samtempe li instruis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Li ricevis ŝtatan premion en 1949, 4 eldonejajn premiojn inter 1955-1963.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Vademecum. Gazdálkodás dióhéjban. (kunaŭtoro, 1938; 3-a pligrandigita eldono: 1943)
  • Növénytermesztők táblája. (kompilaĵo, 1944)
  • Szántóföldi vetésforgó. Útmutatás a helyes vetésforgó megválasztásához. (kunaŭtoro, 1947)
  • Mezőgazdaság számokban. (2 volumoj, kunaŭtoro, 1949–1955; 3-a tralaborita eldono: 1969)
  • A mezőgazdasági gépekkel foglalkozó tudományos intézmények fejlődése Magyarországon. (kunaŭtoro, kompilaĵo, 1958)
  • A mezőgazdasági üzemen belüli szállítások fejlesztése. (studo, kunaŭtoro, 1965)
  • Bobby-hobby. Bánásmód kutyákkal – képekben. (kunaŭtoro, 1970, ruse: 1973, germane: 1974, itale: 1977, bulgare: 1986, pole: 1988)
  • Ló és lovaglás. (kunaŭtoro, 1978; 5-a eldono: 2002, angle: 1979)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.