József Hullay
József Hullay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1921 en Rimavská Sobota |
Morto | 16-an de januaro 1984 (62-jaraĝa) en Debrecen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | kirurgo neŭrologo universitata instruisto |
József Hullay [jOĵef hulai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hullay József estis hungara neŭrologo, kirurgo, altlerneja instruisto.
József Hullay[1] naskiĝis la 27-an de februaro 1921 en Rimavská Sobota, li mortis la 16-an de januaro 1984 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Hullay apartenis al la hungara minoritato de Ĉeĥoslovakio. Li maturiĝis en 1939 en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1944. Post la diplomo li praktikadis en la universitato, poste li estis asistanto (1948–1951), lektoro (1951–1960), docento (1960–1970), profesoro (1970–1984), dum ekde 1947 li faris neŭrologian-kirurgian kuracadon en la kliniko. Intertempe li kompletigis sian diplomon per neŭrologio (1948), kirurgio (1951), neŭrologio-kirurgio (1959). Li kandidatiĝis en 1960, li doktoriĝis en 1970 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, dum li esploris la resanigajn eblecojn de epilepsio pere de kirurgiaj metodoj. Unufoje li ricevis memormedalon en 1970.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Gerincvelő-daganathoz társuló szokatlan arachnoiditis. (1948)
- Feltételes reflexvizsgálatok temporalis epilepszia műtéti kezelése kapcsán. (kunaŭtoro, 1954)
- Az acusticus tumor elhelyezkedésének változatai a kisagyhíd-szögletben. (1957, angle: 1958)
- Adatok a halántéklebeny működésének kérdéséhez. (disertaĵo, 1959)
- Extrapiramidális mozgászavarok sztereotaxiás sebészete. (disertaĵo, 1969)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla pli malsupre)