Saltu al enhavo

József Hunyady (librobindisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Hunyady (librobindisto)
Persona informo
Naskiĝo 1907
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Arad
Morto la 31-an de aŭgusto 1983
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto
bindisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Hunyady [jOĵef hunjadi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hunyady József Antal, estis hungara librobindisto, bibliotekisto.

József Hunyady[1] naskiĝis en 1907 en Arad (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Rumanio), li mortis la 31-an de aŭgusto 1983 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

József Hunyady akiris agronomian licencon en 1928, poste li lernis la bindadon en librobindejo du jarojn. Inter 1931–1934 li laboris en oficejo, poste li estis bibliotekisto en Tutlanda Biblioteko Széchényi, dum en 1938 li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány. Post jaroj li estis deportita al provinco, sed post la rehabilitiĝo li ne rajtis reiri al Budapeŝto. Inter 1965–1974 li laboris en biblioteko en Miskolc. Tamen dum sia aktiva vivo li estis ankaŭ librobindisto. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A szép könyv. 1473–1933. (katalogo, 1933)
  • A magyar könyvkötés művészete a mohácsi vészig. (ankaŭ disertaĵo, 1937)
  • A Vitéz- és Corvin-kódexek és ősnyomtatványok kötéseinek bibliográfiája 1938-ig. (1939)
  • A miniaturfestészet kezdete. Mutatvány a könyvfestészet történetéből. (1944)
  • A Miskolci Kódex. (1971)

Ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]
  • A szép könyv. (1934)
  • Ötvös- és középkori könyvkötések. (1935)
  • A magyar könyvkötés négyszáz éve. (1936)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.