József Kudász
Aspekto
József Kudász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1904 en Mezőkövesd |
Morto | 27-an de julio 1981 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Emese Kudász (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | koroĥirurgo universitata instruisto kuracisto ![]() |
József Kudász [jOĵef kudAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kudász József estis hungara kuracisto, profesoro, kirurgo pri koroj, membro de Leopoldina (akademio).
József Kudász [1] naskiĝis la 10-an de julio 1904 en Mezőkövesd. Li mortis la 27-an de julio 1981 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Kudász frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Bologna en 1931. Inter 1933 kaj 1937 li laboris en medicina instituto en Pécs, poste en diversaj hospitaloj de Eger kaj Budapeŝto. En 1950 li estis nomumita katedrestro kaj kirurgia institutestro en Universitato de Pécs. Post 2 jaroj li kandidatiĝis. Li iĝis institutestro jam en Budapeŝto ekde 1955 ĝis la pensiuliĝo en 1975. Li havis signifan rolon en la hungara kirurgio.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Wiederherstellungschi-rurgie und Herz und Herzbeutel (1959)
- Operálható szívbetegségek (1965) - fundamenta verko
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en kliniko en Budapeŝto (2010) [2]