József Mezey
József Mezey | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 11-an de majo 1823 en Kisléta | |
Morto | 8-an de septembro 1882 (59-jaraĝa) | |
Profesio | ||
Okupo | poeto fotisto pentristo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
József Mezey [jOĵef mezei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezey József estis hungara pentristo, poeto. Lia malofta familia nomvarianto estis Mezei.
József Mezey [1] naskiĝis la 11-an de majo 1823 en Kisléta, li mortis la 8-an de septembro 1882 en Budafok.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Mezey frekventis gimnaziojn en Máramarossziget kaj Szatmár, poste li estis inĝeniero (la fontoj ne mencias klare diplomon). Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis armea pentristo kaj artileriano de Jozefo Bem. Post la falo li retiriĝis al Nagybánya, kie li pentradis kaj verkis poemojn. En 1850 li studis en ateliero (eble en privata lernejo) de Jakab Marastoni, poste li pentradis en Nagybánya kaj en kelkaj aliaj urboj. Tiutempe li edziniĝis. Li pentradis ankaŭ preĝejajn bildojn, sed en 1863 liaj okuloj malsaniĝis. Li ne plu pentradis, sed verkis poemojn.
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Portreto pri Sándor Petőfi
- Memportreto (1851)
- Krisztus rabokat szabadít fel és gyermekeket gyógyít
- Gefratoj Abonyi (1859)
- Déli pihenő
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Poemlibro (1870, trifoje eldonita)
- poemoj aperintaj en Hölgyfutár
- kelkaj artikoloj en pluraj gazetoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva teksto kun bildoj
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva aprezo
-
Gefratoj Abonyi (1859)
-
Junulino kun verda turbano (1855)