József Pálmay
József Pálmay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 16-an de marto 1863 en ![]() ![]() |
Morto | la 9-an de februaro 1928 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | genealogo ![]() |
József Pálmay [jOĵef pAlmai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pálmay József estis hungara genealogo, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis szoblahói [soblahOi], lia pseŭdonimo estis Vén Göthös.

József Pálmay[1] naskiĝis la 16-an de marto 1863 en Eperjes (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Prešov en Slovakio), li mortis la 9-an de februaro 1928 en Eger (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Pálmay frekventis gimnaziojn en Léva kaj Vieno, poste li iĝis suboficiro en Budapeŝto. Ekde 1883 li servis en Marosvásárhely, kie baldaŭ li edziĝis. Pro tio li civiliĝis kaj li estis oficisto. Pli poste li estis subarkivisto en Székelyudvarhely, kie li specialiĝis pri genealogiaj esploroj. Pli poste li havis postenon en la loka muzeo. Li ankaŭ kontribuis en la regionaj gazetoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Udvarhely vármegye nemes családjai (1900-1906)
- Maros-Torda vármegye nemes családjai (1904)
- A széki gróf Teleki-nemzetség marosvásárhelyi levéltárában őrzött eredeti okiratokon levő cimeres-pecsétek betűsoros jegyzéke (kunaŭtoro, 1909)
- Székely Nemesi Családok. I-III. (2000-2003)