József Rájnis
Aspekto
József Rájnis | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de junio 1741 en Kőszeg | |
Morto | 23-an de septembro 1812 (71-jaraĝa) en Keszthely | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | hungara • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | tradukisto edukisto instruisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
József RÁJNIS [jOĵef rAjniŝ], hungare Rájnis József, Esperante Jozefo Rájnis estis hungara poeto, tradukisto kaj instruisto.
Li naskiĝis la 4-an de junio 1741 en Kőszeg. Li mortis la 23-an de septembro 1812 en Keszthely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li aliĝis al la jezuitoj en 1757. Li devis servi en Vieno kaj Leoben. Ekde 1761 li instruis en Hungario, komence en Esztergom. En 1771 li estis sanktita pastro. Depost 1773 la ordeno ne rajtis funkcii, tial li instruis en la ĉeflernejo kaj faris pastrajn taskojn en Győr. Lastfoje li instruis en Keszthely.
Verkoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- Applausus poeticus festis honoribus cels. ac. rev. principis Francisci Barkotzi oblatus Strigonii (latine), 1761
- Óda, midőn... (Odo, kiam...), 1774
- A magyar Helikonra vezérlő kalauz (Ekzemploj kaj reguloj de la hungara poezio), 1781
- Magyar Virgilius (Hungara Vergilio), eseo pri la tradukarto, 1789
- Lantos vers (Liuta poemo), 1790
- Perfecta quadratura circuli ... latine, 1793
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Kőszeg
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio