József Simó (ceramikisto)
József Simó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1924 en Târgu Mureș |
Morto | 29-an de decembro 1987 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | ceramikisto ![]() |
SIMÓ József estis hungara ceramikisto. Li estis naskita la 2-an de majo 1924 en Târgu Mureş kaj mortinta la 29-an de decembro 1987 en Budapest
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Simó finis siajn studojn en sia naskiĝurbo kaj en 1941-45 li estis metilernanto en la Porcelanfabriko de Herend. En 1948 oni nomumis lin direktoro. En 1949 li iĝis sekciestro pri la kvalitkontrolo de Porcelanfabriko Kőbánya (Budapeŝto). En 1951-52 li estis ĉefraportoficisto en la Ministerio por Konstrumateriindustrio, en 1953-63 samloke gvidanto de la Direktoraro pri Fajnceramika industrio. Inter 1963-71 li estis direktoro de la Porcelanfabriko de Budapeŝto. En 1973 li establis Artlaborejon pri Fajnceremika industrio. Li kreis por junaj artistoj eblecon por ekspozicii. Li estis ano de Industriarta Konsilantaro.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Artportal.hu[rompita ligilo]