József Török (pastro)
József Török | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1946 en Makó |
Morto | 24-an de januaro 2020 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | József Attila Grammar School (en) (–1964) |
Okupo | |
Okupo | teologo historiisto de kristanismo pastro vortaristo |
József Török [jOĵef torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Török József György estis hungara katolika pastro, altlerneja instruisto, membro de Malta Ordeno.
József Török[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1946 en Makó, li mortis la 24-an de januaro 2020 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Török maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1965, poste li estis laboristo. Li studis en la Katolika Teologia Akademio inter 1970-1976. Li pastriĝis en 1975 en Székesfehérvár, en la sekva jaro li akiris diplomon. Li estis pastro en Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Csepel) (1975–1978), poste helpe de stipendio li plustudis 2 jarojn en Sorbonne kaj aliaj francaj universitatoj, fine li doktoriĝis en 1980. Hejmnenveninta li instruis en la Teologia Akademio (titulara eksterordinara instruisto (1980-1983), publika eksterordinara instruisto (1983-1987), publika ordinara instruisto (1987-)). Li estis dekano inter től 1990–1992. Li instruis ankaŭ en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt inter 1990 kaj 2020. Li pensiuliĝis en 2017. Li ricevis 3 premiojn inter 1994-2001, en 1998 li ricevis la eklezian titolon prelato.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar pálosrend liturgiájának forrásai, kialakulása és főbb sajátosságai. 1225–1600 (1977)
- Szent István tisztelete (1988, kunredaktoro)
- Szerzetes- és lovagrendek Magyarországon (1990)
- Egyetemes Egyháztörténelem. I–II. (1999)
- A Veszprémi Főegyházmegye kincsei (2007)
- A mise liturgiája és annak története (2013)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)