József Vándor (monaĥo)
József Vándor (monaĥo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1909 en Dorog |
Morto | 8-an de oktobro 1979 (69-jaraĝa) en Santa Clara |
Ŝtataneco | Kubo Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto ![]() |
József Vándor [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vándor József, estis hungara salesiana monaĥo, pastro. Lia origina familia nomo estis Wech [veĥ].
József Wech[1] naskiĝis la 23-an de oktobro 1909 (laŭ wikidata la 29-an de oktobro 1909 ) en Dorog, li mortis la 8-an de oktobro 1979 en Santa Clara (Kubo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]La juna József Wech renkontis la salesianojn ĉe Pélipöldszentkereszt. En 1927 li aliĝis al Salesanoj de Don Bosco. Li ne estis timigita de la malfacilaĵoj de tiuj tempoj kaj la granda malriĉeco. Li feliĉe entreprenis la vojon de malriĉeco, obeemo kaj ĉasteco. En 1932 li engaĝiĝis por ĉiam al la Salesiana ordeno en Pélipöldszentkereszt. Li akiris teologian diplomon en Torino, kie poste li pastriĝis en 1936. Pli poste li iris al Kubo kiel misiisto por helpi siajn hungarajn salesianojn. Liaj superuloj baldaŭ rimarkis liajn bonegajn kapablojn, do li estis nomumita lernejestro. Depost la komunisma revolucio li ne povis agi kiel monaĥo, tial li estis pastro en Santa Clara ĝis sia morto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- datenoj kun foto
- biografio angle
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM225388;jsessionid=A6B3C4E3FCB7AAE1364F7919D0645980 hungarlingva datenaro de muzeo