József Vigh
József Vigh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1930 en Bükkábrány |
Morto | 21-an de aŭgusto 2011 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1954) |
Okupo | |
Okupo | kriminologo universitata instruisto |
József Vigh [jOĵef vIg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vigh József estis hungara kriminologo, altlerneja instruisto.
József Vigh[1] naskiĝis la 26-an de junio 1930 en Alsóábrány, li mortis la 21-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Vigh maturiĝis en gimnazio en Mezőkövesd en 1948, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954. Post siaj studoj li estis asistanto (1954–1959), lektoro (1959–1963), docento (1963–1975), profesoro (1975–2000), fine emerita profesoro en la universitato. Li kandidatiĝis en Moskvo en 1962, doktoriĝis en 1975. Li estis katedrestro inter 1979–1996, vicdekano (1959–1962), vicrektoro (1978–1981). Li enkondukis la kriminologion en la universitato en 1963. Li ricevis premiojn inter 1987-2001. Li edziĝis en 1956, lia edzino naskis 2 filojn (1959, 1966).
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Egyes munkafegyelem elleni bűncselekményekről (kunaŭtoro, 1954)
- A jogászképzés tizenegy éve – 1945–1956 – a statisztikai adatok tükrében (1958)
- A fiatalkorúak bűnözése és annak okai a Magyar Népköztársaság adatai alapján (disertaĵo, 1962)
- Kriminológia (kunaŭtoro, 1966; 9-a eldono: 1978)
- A fiatalkorú bűnelkövetők reedukációja az utógondozás során (kun Katalin Gönczöl, 1972)
- Kriminológiai alapismeretek (studenta lernolibro, 1979; plurfoje eldonita ĝis 2004, ankaŭ dufoje angle)
- Kauzalitás, determináció és prognózis a kriminológiában (monografio, disertaĵo, 1980; angle: 1986)
- Social Changes, Crime and Police (kunaŭtoro, 1993)
- Okság és determináció a természettudomány és a bűnözés világában (2005).