Júlia Majláth
Aspekto
Júlia Majláth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de oktobro 1976 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Júlia Majláth [majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Majláth Júlia estis hungara komponisto.
Júlia Majláth [1] naskiĝis la 20-an de januaro 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 11-an de januaro 1976 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Júlia Majláth interrompis la pianostudojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1940 pro paraplegio. Tamen en 1947 ŝi studis samloke komponadon de Rezső Kókai (komponisto) kaj Rezső Sugár. En la sekva jaro ŝi atingis la unuan lokon en ŝlagrokonkurso de Hungara Radio (denove en 1968). En la sekvaj jardekoj ŝiaj ŝlagroj estis vaste konataj, aparte menciindas elstaraj rezultoj en ŝlagrofestivalo de Hungara Televizio en 1967.
Elektitaj ŝlagroj
[redakti | redakti fonton]- Nem adlak másnak, 1959
- Valaki kell nekem is, 1960
- Amikor virágba borultak az almafák, 1960
- Amikor virágba borultak az almafák, sen jaro
- Különös éjszaka volt, sen jaro
- Élj vele boldogan, 1966
- Rövid az élet, 1967
- Nem várok holnapig, 1967
- Szeretném bejárni a földet, 1969
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Mindenki a fedélzetre (radioopereto)
- Sportol az ország (komedio)
- Üldöznek a nők (komedio)
Elektitaj filmaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Nem várok holnapig (1967)
- Bolondgombák (1968)
- Csinibaba (postmorta, 1997)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto kaj videoj
- hungarlingva biografieto kun foto[rompita ligilo]