Júlia Orbán
Júlia Orbán | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Júlia Szabó |
Naskiĝo | 19-an de marto 1939 (85-jaraĝa) en Arad |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Ottó Orbán ![]() |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero ![]() |
Júlia Orbán, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Orbán Júlia estas hungara kemiisto. Ŝia origina familia nomo estis Szabó, ŝia edzo estis Ottó Orbán, tial ŝi prenis la geedziĝan nomon Orbán Júlia.
Júlia Szabó naskiĝis la 19-an de marto 1939 en Arad (urbo) (Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]La familio Szabó apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ili ne prenis la rumanan ŝtatanecon, tial ili iris al Budapeŝto, kie la juna Júlia lernis. Ŝi maturiĝis en gimnazio, poste ŝi akiris kemian diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Dum la studentaj jaroj ŝi jam edziniĝis. Post la diplomo ŝi eklaboris en fabrika laboratorio, ekde 1964 ŝi laboris en instituto, kie ŝi partoprenis esplorojn pri kemia industrio. En 1967 ŝi akiris plian diplomon en la sama universitato. Ŝi pensiuliĝis en 1993, vidviniĝis en 2002.