Ĝermolisto de barataj esperantistoj
Aspekto
(Alidirektita el J. T. Jesudasan)
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
C
[redakti | redakti fonton]Henry Josef CMI (naskiĝis en 1891 - mortis frue de 1987 en Kalikuto aŭ Kozhikode, Hindio) estis UEA-delegito kaj fakdelegito pri medicino.
D
[redakti | redakti fonton]Naren DHOLOKIA (naskiĝis en 1906, mortis en 2002) estis iama fakdelegito de UEA pri vidbendoj, fotografio kaj barata kuirarto en Burnley (Barato), emerita kvalitkontrolisto, interalie tradukis hindajn poemojn.
J
[redakti | redakti fonton]J. T. JESUDASAN (naskiĝis en 1881, mortis 1965 en Nagercoil, tiama procinco Madraso, ekde 1969 nomata Tamilnado) estis barata Esperanto-pioniro, kiu lernis la lingvon jam en 1900.