Saltu al enhavo

Junulara Esperanto-Ligo Israela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el JELI)
Junulara Esperanto-Ligo Israela
emblemo
landa sekcio de TEJO
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1971[1]
Lando(j) Israelo vd
Lingvoj

Esperanto
hebrea lingvovd

Retejo Oficiala retejo
Jura formo amutah
vdr

Junulara Esperanto-Ligo Israela (JELI; hebree אגודת צעירי אספרנטו בישראל, transliterige: Agudat Ceirej Esperanto Bejisrael) estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Israelo. Ĝi fondiĝis en 1971, kaj sekvajare iĝis landa sekcio de TEJO.[1]

naĝvespera festo en la IJK 1986
Oficiala grupa foto de la partoprenintoj de la 69-a IJK en Nazareto

Aparte vigla la asocio estis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj: En somero 1967 la IJK estis planita en Israelo, sed pro la Sestaga milito, kiu erupciis la 5-an de junio 1967 inter Israelo sur unu flanko kaj Jordanio, Egiptio kaj Sirio sur la alia flanko, lastmomente necesis trovi novan lokon por la IJK. Tiu neceso lastmomente improvizite organizi novan kongreson kaj iom pli limiĝi al la organizaj kunvenoj de TEJO ol en aliaj kongresoj, kaŭzis la kompare malaltan nombron de partoprenantoj en la tiujara IJK. Fine JELI en Israelo tamen en 1986 sukcesis gastigi Internacian Junularan Kongreson, kaj en 2013 sekvis dua.

La asocio estas la junulara sekcio de Esperanto-Ligo en Israelo, kies multjara prezidanto, Amri Wandel, mem estas eksa prezidanto de TEJO kaj de ties landa sekcio JELI. Laŭ la stato de marto 2012 la prezidanto de JELI estis Adam Meŝa (אדם משה), kaj laŭ la Jarlibro de UEA en 2018 estis Ariel Schwartz (אריאל שווארץ). Laŭ informo de Esperanto-Ligo en Israelo la junulara sekcio en 2025 ne aktivas - en junulara asocio tiaj rapidaj ŝanĝoj de aktivuloj, kiuj rapide elkreskas el la junula aĝo, kaj alternaj aktivaj kaj malaktivaj fazoj ne malkutimas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]