Diskuto:Junulara Esperanto-Ligo Israela
Aspekto
Mi estis konvinkita ke jam iam ekzistis emblemo de la IJK 1986 ĉi tie, kiu poste plu uziĝis kiel asocia emblemo de JELI (la bildo de Jafa-oranĝo kun kvin verdaj petaloj supre, kiuj formas kvinpintan stelon). La emblemo ankaŭ videblas sur la IJK-flago. Sed evidente mi eraras - estas nenia spuro pri tia emblemo en vikipedio... Mi provizore metas la anstataŭan emblemon de esperanta koro, uzata en Vikipedio por ĉiuj landaj sekcioj de TEJO, por kiuj mankas emblemo en vikipedio - la esperanto-flagan koron en stilo de la eŭrovizio-konkursoj. Sed tio, kvankam simpatie aspektanta, estas nur provizora solvo. ThomasPusch (diskuto) 15:00, 3 jan. 2025 (UTC)