Jacques Bol
Jacques BOL (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1922 en Walcourt-Berzee, mortinta la 3-an de majo 2009 en Wavre) estis belga inĝeniero kaj ano de la Ido-movado.
Post edukiĝo en humanisma gimnazio de la jezuitoj li diplomigis pri tekniko en Charleroi ĉe la altlernejo Université du Travail. Post soldatado li laboris por la ministro de agrikulturo (fako hidraŭliko) ĝis pensiiĝo en la aĝo de 65 jaroj.
Private estis li amanto de lingvoj: krom la franca kaj la germana li regis ankaŭ la araban, la ĉinan kaj la hebrean. Kun Andreas Juste fondis li grupon de junuloj interesiĝantaj pri planlingvoj: ili komencis per Esperanto antaŭ komuna idistiĝo. Por Ido li laboris ĝismorte. Lia engaĝiĝo estis dum tre grava periodo de la mondlingva movadaro. Li havis multajn postlasitaĵojn: 12 skatoloj kun leteroj kaj privataj libroj estas nun en Vieno ĉe Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj[1].
Bol ankaŭ estis redaktisto de la periodaĵo Progreso inter la jaroj 1987 kaj 2000.[2].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ eta honorigo kun foto
- ↑ Progreso 319 (majo-aŭgusto 2000), p. 20