Jakab Singer
Aspekto
Jakab Singer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1867 en Kazincbarcika, Hungara reĝlando |
Morto | 7-an de novembro 1939 (71-jaraĝa) en Timișoara, Reĝlando Rumanio |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | rabeno orientalisto |
Jakab SINGER estis hungara, rumania hungara juda eklezia verkisto, orientalisto. Li naskiĝis en Sajókazinc la 3-an de decembro 1867 kaj mortis en Temeŝvaro 7-an de novembro 1939.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Jakab Singer inter 1885–1895 studis en Universitato de Budapeŝto kaj en Landa Rabeninstrua Instituto. Li doktoriĝis samloke. Li fariĝis rabeno en 1896. De 1897 li estis ĉefrabeno en Temeŝvaro. Li estigis tie la Izraelidan Hungaran Literaturan Societon. Li travojaĝis kun Ármin Vámbéry Mezorienton, lernis la turkan, araban kaj tataran lingvojn. Li estis internacie konata esploristo de historio de judoj de Banato kaj sefardaj tradicioj.
Studaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Jóna próféta, tekintettel mondáira (Bp. 1894); A dömmék (uo. 1895); Avatóbeszéd a Temesvár-gyárvárosi templom felavatásakor (Bonyhád 1899); Adatok a bánsági zsidók történetéhez a XVIII. században (in: Emlékkönyv Bloch Mózes tiszteletére. Bp. 1905); Temes megye és a zsidók polgárosítása (uo. 1907); A munka áldása (Tv. 1907); A temesvári zsidók az 1848–49-es szabadságharcban (Történelmi és Régészeti Értesítő 1913/3–4); A Temesvár-gyárvárosi izraelita nőegylet hetvenöt éves története (Tv. 1921); A Maskil el Dol hatvanéves története (uo. 1922); A temesvári rabbik a XVII. és XVIII. században (Szinérváralja 1928).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine