Jalutorovsko
Jalutorovsk | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
administra dividaĵo de Rusio urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Rusio | ||
Provinco | Tjumena provinco | ||
Distrikto | Ĉefurbo de Jalutorovska distrikto | ||
Fondita | 1659 | ||
Poŝtkodo | 627010 | ||
Aŭtokodo | 72 | ||
Telefonkodo | +7 34535 | ||
Kodo laŭ OKATO | 71415 | ||
Retpaĝaro | yalutorovsk.admtyumen.ru | ||
Politiko | |||
Urbestro | Vjaĉeslav Smelik | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 38 970[1] (2024) | ||
Loĝdenso | 745 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 56° 39′ N, 66° 18′ O (mapo)56.6566.3Koordinatoj: 56° 39′ N, 66° 18′ O (mapo) | ||
Alto | 60 m [+] | ||
Areo | 52,16 km² (5 216 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +5 (+6 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Yalutorovsk [+] | |||
Jalutorovsko (ruse Ялуторовск) estas urbo, la centro de Jalutorovska distrikto kaj fervoja stacio en Tjumena provinco, Rusio. Ĝi situas ĉe la Trasiberia fervojo, ĉe rivero Tobol. La urbo estis fondita en 1659 kaj havas statuson de la urbo ekde 1782.
Ekde 1911 al la urbo venas grandaj riveraj ŝipoj. En 1912 ekfunkciis la fervojo.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Lingvisto Aleksandr Konstantinoviĉ Matvejev asertis ke la urbonomo devenas de la nomo de la origina tatara urbo Javlutura, prononcita de la tataroj kiel Julitura (tatare Яулытура), kio signifis "urbo kun armeo" aŭ "militurbo"[2].
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2023 en la urbo naskiĝis 360 homoj kaj mortis 480, do natura malkresko de la loĝantaro estis 120 homoj. Al la urbo transloĝiĝis 1 179 kaj ĝin forlasis 983 homoj, do la migrada kresko estis 196 homoj[11].
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Tobolo, kiu enfluas Irtiŝon.
Kandelfesta placo
[redakti | redakti fonton]La placo, nomita Kandelfesta (ruse Сретенская, Sretenskaja) troviĝas en la histora centro de la urbo, surloke de ĝia fondo kaj gastigas la plej elstarajn konstruaĵojn — la Jalutorovskan fortikaĵon, la Kandelfestan katedralon kaj aleon kun memorŝtonoj kaj monumentoj. Inter la muzeo Komercejo kaj la katedralo staras monumento de Nikolao de Moĵajsko, konsiderata protektanto de la rusaj urboj. Ĝi estis farita de Vladimir Ŝarapov kaj dediĉita al la fondo de la urbo[12].
Origine ĝi nomiĝis la Bazara, ĉar tie, apud la katedralo tradicie okazis foiroj kaj regula vendado, publikaj festoj. En 1918 loka soveto alinomis ĝin je la placo de Laboro (ruse площадь Труда). Tie okazis manifestacioj kaj amasaj kunvenoj, inkluzive la 22-an de junio 1941 kiam la urbanoj eksciis pri komenco de la Granda patriota milito[12].
Ekde la 1930-aj surloke de la detruita katedralo staris banejo, konstruita el ĝiaj brikoj, kaj apude meblovendejo, en kies duetaĝa ligna konstruaĵo fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj sidis la Popola Domo (ruse Народная аудитория), do klerigejo kie funkciis librejo kaj ekde 1911 ankaŭ kinejo, okazis amatoraj spektakloj kaj novjaraj festoj. Surloke de la nuna aleo troviĝis Junpionira skvaro (ruse Пионерский сквер) kaj staris tribuno el ruĝaj brikoj, stukitaj kaj farbitaj je griza koloro. En 1960 ĝi estis forigita kaj sur ĝia loko aperis gipsa monumento de Lenin fare de tjumena skulptisto Valentin Belov. La areo estis alinomita je la placo Lenin[13].
Strato Pervomajskaja
[redakti | redakti fonton]En la unuetaĝa brika domo N 19 funkcias muzeo Komecejo (ruse Торговые ряды, Torgovije Rjadi). Origine tio estis du konstruiaĵoj, konstruigitaj en 1901 de negocisto Ivan Lagin, kies ĉefa komerco estis vendado de ŝtofoj. En la 1960-aj ili estis unuigitaj per alkonstruaĵo. Sekvas la duetaĝa brika domo N 17, en kies unua etaĝo funkciis vendejo de negocistino Jekaterina Guseva kaj en la dua etaĝo sidis oficejoj, inkluzive ŝian kabineton kies fenestroj estis turnitaj al Tobolo tiel ke ŝi povis vidi siajn ŝipojn kaj la havenon. Post la ŝtatigo la ejo estis transdonita al la elektrostacio; nun tie sidas oficejoj kaj vendejoj[12].
En la duetaĝa ligna domo N 60 loĝis familio de negocisto Mamontov kaj la 2-an de oktobro[jul.]/ 14-an de oktobro 1841[greg.] tie naskiĝis la mecenato Savva Mamontov. Ĝi estis konstruita fine de la 18-a jarcento. La unua etaĝo estas brika, tie troviĝis kuirejo kaj loĝis servistaro. Nun ĝiaj fenestroj estas masonitaj per pli modernaj brikoj. La dua etaĝo estas ligna, plej verŝajne oni uzis pinajn trabojn je diametro 30 cm. En tiu etaĝo loĝis la posedantoj, ĝi havis apartan enirejon. La rezidejo enhavis ankaŭ stokejon, banejon, kaleŝejon, poton el lariko, glaciejon-stokejon kies partoj estis trovitaj. La fasadaj tegaĵoj, kornicoj kaj ŝutroj estas de sovetia periodo, sed konserviĝis origina pordo kun ansoj kaj ŝtalaj elementoj. La familio de Mamontov forlasis la domon en 1843 kaj en 1846 ĝi estis transdonita al asekura kompanio "Salamandra". Poste tie sidis apoteko kaj fine ĝi denove iĝis loĝdomo. En sovetia periodo ĝi estis dividita je 4 apartementoj kaj servis kiel loĝejo por pluraj familioj, do okazis granda rekonstruado[14].
En oktobro 1991 al la urbo venis delegacio de la Asocio de Komerca Kunllaboro "Art-management" (Jekaterinburgo) kaj studentoj el 4 altlernejoj de Tjumeno kaj Uralo subestre de la asocia direktoro Rafael Alĥanov (ruse Рафаэль Альханов) kaj helpe de maljunaj urbanoj ili trovis la Mamontov-domon. En 2017 la domo estis transdonita al Tjumena provinco kaj en aprilo 2021 transiris sub administradon de loka Tjumena Provinca Muzeo — oni planas aranĝi tie muzeon de Savva Mamontov kaj de loka negocistaro ĝenerale[14][15].
Strato Revolucio
[redakti | redakti fonton]En la kvaretaĝa domo N 44 funkcias kulturdomo Art-Voyage (ruse Арт-Вояж), konstruita en 1947. En ĝia maldekstra alo ĝis 1956 sidis elektrostacio. La ejo estis dufoje grave rekonstruita.
Strato Lenin
[redakti | redakti fonton]Sur la mapo el loka muzeo, datita la 5-a de junio 1858, la strato estas nomita Soldatskaja (Soldata). En 1911 oni alinomis ĝin je Sretenskaja (Kandelfesta), ĉar ĝi komenciĝis de la Kandelfesta katedralo. En 1920 estis provo alinomi ĝin je Sovetskaja (Soveta), sed tiu ĉi nomo ne fiksiĝis[16].
La strato komenciĝis ĉe gastokorto, surloke de kiu nun staras kulturdomo kaj malnova komercejo (ruse торговые ряды). Ĝi estis 256 saĵenojn (546 m) longa kaj finiĝis ĉe kruciĝo kun la nuna strato Sverdlov. Nun la strato etendiĝas je 1 846 m, sed la katedralo plu videblas de iu punkto[16].
La strato komenciĝas per lignaj loĝdomoj, dekstre de kiuj situas la Kandelfesta placo, sur kiu troviĝas la Jalutorovska fortikaĵo, la Kandelfesta katedralo kaj etendiĝas aleo kun memorŝtonoj kaj monumentoj. Ekde la 1930-aj surloke de la detruita katedralo staris banejo, konstruita el ĝiaj brikoj, kaj apude meblovendejo, en kies duetaĝa ligna konstruaĵo fine de la 19-a — komence de la 20-a jarcentoj sidis la Popola Domo (ruse Народная аудитория), do klerigejo kie funkciis librejo kaj ekde 1911 ankaŭ kinejo, okazis amatoraj spektakloj kaj novjaraj festoj[17].
En la duetaĝa brika domo N 14 (Pervomajskaja 32), origine konstruita kiel loĝdomo en la unua duono de la 19-a jarcento, poste sidis policejo kaj distrikta trezorejo (ruse казначейство); nun tie estas oficejoj. En la duetaĝa brika domo N 16 (Pervomajskaja 21) sidas oficejoj. Ĝi estis konstruigita en 1896 de negocistoj Mjasnikov. Ĝia lasta posedanto estis negocistino Irina Vasiljevna Mjasnikova. Post kiam en 1907 la katedralo estis fermita por riparado, ŝi donis en tiu ĉi domo ejojn por starigo de ikonostazo kaj okazigo de la diservoj. Apude, ĉe kruciĝo de stratoj Lenin kaj Revolucio staris ligna domo kun ĉizitaj ŝutroj, kiu estis parto de la Mjasnikov-rezidejo, same kiel situintaj apude stokejoj. Ĉio krom la domo N 14 estis detruita por aperigi sur ilia loko trietaĝan blankbrikan telekomunikan oficejon[12].
La duetaĝa brika domo N 20 (Revolucio 45) estis konstruigita de negocisto A. Pantelejev. En la sovetia periodo tie longan tempon sidis filmodeponejo kaj sekcio de junaj teknikistoj (ruse станция юных техников)[12].
Sekvas la duetaĝa brika domo N 13 (Revolucio 43) de negocistino Jekaterina Guseva. Regionografo Anatolij Mjasnikov asertis vidi en ties subterejo la masonitan enirejon de la pasejo al la menciitaj stokejoj kaj priskribas duonmetron dikan kulturtavolon, sur kies fundo troviĝis lignaj trotuaroj, aperintaj en la urbo en 1911. Li supozis ke kaze de forigo de pli postaj tavoloj reaperus ĝis la mezo, nun subterigitaj fenestroj de la terkeloj. En 1918 tie sidis milita-revolucia stabo, dum la Dua mondmilito tie funkciis evakua hospitalo N 1501. Longan tempon tie sidis la administracio de Jalutorovska distrikto[12].
En la duetaĝa domo N 15 funkcias aĉetcentro Pjatnica (Vendredo). Origine tie troviĝis stokejoj de negocistoj Kolmakov (iuj asertas ke tio estis Jekaterina Guseva). En al sovetia periodo tie sidis fajrobrigadejo. La konstruaĵo havas grandan subterejon, de kiu laŭdire subtera pasejo kondukis al la domo de Guseva (N 13)[18]. Poste tie sidis la aĉetcentro "MiK", forbrulinta la 8-an de majo 2016[19]. La posedantoj unue planis restarigi ĝin, sed jam kiel duetaĝan, ĉar la dua etaĝo estis grave detruita, sed fine preferis bankroti[20]. En decembro 2018 la ejon aĉetis nova posedanto[21]. Fine de 2019 la aĉetcentro malfermiĝis denove jam kiel Pjatnica[22].
En la trietaĝa domo N 17/2, ĉe kruciĝo kun strato Svobodi, funkcias aĉetcentro "Retro". Iam tie troviĝis stokejoj, kiujn en 1937 anstataŭis kinejo "Ruĝa Oktobro" je 200 sidlokoj[23]. En 2006 komercisto ekkonstruigis la nunan ejon kiel sportejon kun naĝejo, sed post la financa krizo de 2008 la konstruado haltis. Nova posedanto daŭrigis ĝin, sed poste en la sama strato Svobodi malfermiĝis sportejo "Atlanta" (N 193a), do la ekonomia efiktiveco de plia sportejo iĝis dubinda. En 2011 la posedanto petis ĉe la urba administracio permeson transformi la konstruaĵon je aĉetcentro kun kafejo, infanludejo kaj kegloludejo. El tiuj ĉi planoj efektiviĝis nur la aĉetcentro[24].
En la duetaĝa brika domo N 44 sidas artlernejo de Savva Mamontov, konstruita en 1988. Antaŭe sur tiu ĉi loko staris ligna konstruaĵo, en kiu sidis la muzika kaj sporta lernejoj. Antaŭ ĝi, en la samnoma skvaro, en 1988 estis starigita busto de Savva Mamontov fare de Vladimir Ŝarapov — la unua monumento al tiu ĉi mecenato[25][23].
Trans la strato situas urboĝardeno. Komence de la 20-a jarcento sur tiu loko estis placo, nomita laŭ diversaj fontoj, Pana (ruse Хлебная) aŭ Vianda (ruse Мясная). En 1930 komsomolanoj establis sur ĝia loko la urboĝardenon: plantis arbojn, kreis aleojn, konstruis someran kinejon, legejon, manmovan karuselon. En 2009 okaze de la 350-a datreveno de la urbo ĝi estis grave rekonstruita. El la arboj de 1930 restis nur 3 tilioj[23].
Ĉe la maldekstra flanko staras kulturcentro "Jubilejnij" (Jubilea), en kiu funkcias kinejo "Premiera" (Premiero). La kinejo "Jubilejnij" malfermiĝis la 30-an de novembro 1967. Komence de la 21-a jarcento ĝi jam arkaiĝis fizike kaj teknike, epoko de la kinobendoj finiĝis kaj en aŭgusto 2013 tie okazis lastaj seancoj. Sekvis granda rekonstruado kaj la 1-an de decembro 2016 la kinejo malfermiĝis denove — oni prezentis filmon "Aviaskipo" (ruse Экипаж)[26]. Aperis nova ekrano alta 5 metrojn, kun diagonalo 12 metroj, kaj moderna halo je 350 sidlokoj[27]. Simbolan butonon dum la malferma ceremonio premis Jurij Gilov, kinomekanikisto kiu antaŭ 49 jaroj prezentis en la sama kinejo la unuan filmon[28].
Strato Obolenskij
[redakti | redakti fonton]Meze de la 19-a jarcento la strato nomiĝis Bolniĉnaja (Hospitala). Laŭ iuj fontoj la hospitalo troviĝis sur Vianda placo (ruse Мясная площадь), nun okupita de urboĝardeno. Eble bazlernejo N 5, situinta en sovetia periodo en la sama loko, okupis la saman konstruaĵon, nur rekonstruitan. En la dua duono de la 19-a jarcento, Obolenskij nomiĝis alia, transversa strateto, nuntempe nomata Novikov. En 1911 ĝi estis alinomita kiel Svirelinskaja dum Bolniĉnaja iĝis Obolenskij[29].
La unuaj kvartaloj, ĝis strato Puŝĉin, plu havas domojn konstruitajn komence de la 20-a jarcento. En la duetaĝa ligna domo N 17 loĝis posedanto de sapfarejo, situinta en la korto. Sur la dua etaĝo ankoraŭ en sovetia periodo estis balkono. Ĉe angulo de stratoj Obolenskij kaj Tobolskaja, dekstre staras la domo N 37 (Tobolskaja 16), kies unua etaĝo estas ruĝbrika kaj la dua estas ligna. Nun tie estas loĝejoj, sed de la Dua mondmilito ĝis la mezo de la 1960-aj tie sidis redakcio de la ĵurnalo "Kolĥoza Vero" (ruse Колхозная правда). Iam tie funkciis laktoaĉetejo (ruse дом маслопрома, neformale nomita ruse молоканка), aĉetinta lakton de privatuloj por laktofabriko. Surloke de la domoj N 43 kaj 45 staris kolbasfarejo kaj surloke de la domo N 55 estis gastejo. Inter stratoj Tobolskaja kaj Novikov staris kelkaj domoj, kies posedanto estis veturigisto (ruse ямщик) Fjodor Pervuĥin[29].
La domo N 52 estas brika, kun pezaj metalaj ŝutroj, inkluzive ĉe la pordo transformita je fenestro. Maldekstre al ĝi estas alkonstruita pli malfrua brika konstruaĵo. Iam en la domo funkciis butiko. La eksa Vianda placo en la 1930-a jaroj estis transformita je urboĝardeno. Komsomolanoj plantis tie acerojn, tiliojn kaj pinojn, aperis atrakcioj. Surloke de la una parkumejo ĉe angulo de stratoj Obolenskij kaj Novikov, staris benkoj de somera kinejo, kie oni spektis filmojn subĉiele[29].
Ĉe la maldekstra flanko ĝis strato Lenin sekvas lignaj domoj. Ĉe kruciĝo kun strato Lenin maldekstre staras hotelo "Retro" kun samnoma restoracio. De 1937 ĝis 1968 sur tiu ĉi loko troviĝis kinejo "Ruĝa Oktobro" (ruse Красный Октябрь), kies elirejo estis turnita al strato Obolenskij. En 1958–1959 sur tiu ĉi stratkruciĝo aperis semaforo. Trans la strato, kie nun staras la domo N 38 en strato Lenin, gastiganta nutraĵvendejon, estis la sola urba frizejo. Sur la alia duetaĝa domo N 42, konstruita el brikoj ĉe kruciĝo kun strato Lenin en 1960, pendas memortabulo el blanka marmoro, informanta ke tiu ĉi strato estas nomita omaĝe al decembristo Jevgenij Obolenskij[29].
Sekvas kvartalo de lignaj domoj, inter kiuj elstaras la domo N 96 (strato Jakuŝkin 37), agnoskita arkitektura monumento danke al ornamitaj ŝutroj. En la duetaĝa brika domo N 84 en sovetia periodo funkciis entrepreno, riparanta hejmajn teknikaĵojn. En postsovetia epoko ĝi akiris novan fasadon kaj mansardon, kaj gastigas diversajn societojn kaj entreprenojn[29].
La strato finiĝas ĉe kruciĝo kun strato Moskovskaja (Moskva). Antaŭe tiuloke troviĝis militista kvartalo, nun funkcias aĉetcentroj[29].
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1659 tjumena vojevodo Fjodor Verigin sendis kamparanojn Pjotr Uljanov (ruse Петрушка Ульянов) kaj Jelisej Gilov (ruse Елеська Гилев) serĉi lokojn kie oni povus fondi setlejojn, kies loĝantoj pagus dekonan imposton. Ili trovis sur la maldekstra bordo de rivero Tobolo malnovan tataran urbeton Javlutur, jam forlasitan kaj konkludis ke ĝi taŭgas por fondi setlejon kaj fortikaĵon. En raporto al la vojevodo ili rimarkigis ke de du flankoj la loko estas protektita de Tobolo, de la tria situas granda lago Ĉat (ruse Чать), ĉe la kvara troviĝas du fosaĵoj profundaj je 3 saĵenoj (6,4 metroj), kondukantaj al la lago. Inter la fosaĵoj troviĝas remparo kiu etendiĝas ĝis Tobolo, do eniri la urbeton eblas nur per unusola vojo sekvanta tra tiuj ĉi fosaĵoj kaj la remparo. De Tobolo al la urbeto sekvas suprenvojo por transporti akvon (ruse водяной взвоз). La urbeto havis dimensiojn 70 x 50 saĵenoj (149,35 x 106,68 metroj). Malsupre laŭ la fluo de Tobolo haveblis paŝtejo pli ol 2 verstojn longa (2,13 km), direkte al Tjumeno plugejoj kaj falĉejoj etendiĝis je pli ol 30 verstoj (32 km). Haveblis grandaj lagoj kaj fontoj por fiŝkaptado. La plugejoj estis ĉirkaŭitaj de densaj arbaroj kaj marĉoj, kiuj protektis kontraŭ subitaj invadoj. La tero estis tre konvena por plugado kaj la herbejoj riĉaj je altaj herboj. Krome tra tiu ĉi areo sekvis itineroj de rusaj kaj tataraj negocistoj, venantaj de Tatario kaj Baŝkirio, de negocistoj, ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj venantaj de Tobolsko ktp[3].
En 1659 la vojevodo petis ĉe la caro permeson establi setlejon tiuloke kaj la permeso venis. Historiisto Grigorij Varlakov asertis en 1858, ke la urbeto aperis en la sama jaro, ĉar en teraj registroj de tjumena monaĥejo jam estas menciata Jalutorovska urbeto (ruse Ялуторовская слобода)[3]. Tamen historiisto Sergej Turov skribis en 2000, ke la konstruado de la Jalutorovska fortikaĵo komenciĝis ne pli frue ol en 1661, kiam aperis ukazo pri ekkonstruado de Jalutorovska setlejo[30].
Komence de la 18-a jarcento tio estis muro el vertikale starigitaj traboj (ruse стоячий тын), kun tri turoj kaj preĝejo enkonstruita en la muro. La fortikaĵo estis fojfoje atakata de nomadoj, ekzemple en 1693, kiam apudaj vilaĝoj estis bruligitaj, iliaj loĝantoj mortigitaj aŭ kaptitaj[30]. La ĉefa danĝero estis atakoj de kalmukoj[3].
En 1741 la fortikaĵo jam konsistis el eta citadelo (ruse острог) kaj ekstera muro. Flanko turnita al la rivero Tobolo ne havis fortikaĵojn. En 1749 la citadela muro havis longecon je 210 saĵenoj kaj 8 arŝinoj (453,75 metroj) dum la ekstera muro (ruse город лежачий) estis longa je 2 verstoj kaj 349 saĵenoj (2 878,23 metroj). En 1754 la fortikaĵo estis rekonstruita forme de vertikalaj traboj kun tri travetureblaj turoj (ruse выездные башни), el kiuj unu kondukis al Tobolsko. Laŭ la tuta perimetro de la ekstera muro staris obstakloj (ruse надолбы) kaj forkegoj (ruse рогатки), malebligantaj subitan invadon. Flanke de la kampo haveblis ankaŭ fosaĵo[31].
En 1763 en la fortikaĵo haveblis stokejoj de pulvo, nutraĵoj, malnovaj kanonoj kaj fajrobrigadejo. En tiu lasta troviĝis interalie kupra fajroestingilo (ruse медная пожарная машина) forme de "superverŝa tubo" (ruse заливная труба) — aparato, en kies ujojn oni verŝis per siteloj akvon, post kio eblis ŝpruci ĝin je distanco 8 ĝis 10 metroj. La maŝino postulis priservadon de 50 homoj. Funkciis ankaŭ segejo (ruse пильный сарай), produktinta tabulojn per ĉevaltira maŝino, konstruita de lokaj metiistoj. Maŝinaj segiloj tiutempe estis maloftaj eĉ en Eŭropa Rusio, kie plu dominis mansegiloj. El unu trabo oni faris unu tabulon (ruse тесница). En 1710 oni jam ne mencias la eksteran muron, evidente likviditan pro kadukiĝo (ruse за ветхостью). La citadelo estas menciata ankoraŭ en 1809, ekzakta tempo de ĝia malkonstruado ne estas konata[32].
En priskribo de 1741, oni diras ke komence de la 1710-aj jaroj lokanoj konstruis digon, per kiu ili rektigis fluon de la rivero Tobolo, reveniginte ĝin al la fortikaĵo kaj solvinte tiel problemon de akvoprovizado — antaŭe la rivero fluis 1,5 verstojn (1,6 km) for. Tio povas esti vero, ĉar la riveroj en Okcidenta Siberio ofte ŝanĝas sian fluon, foje minacante setlejojn aŭ inverse foriĝante de ili, pro kio jam en la 18-a jarcento okazis grandaj hidroteknikaj laboroj celintaj korekti tiaĵojn. Tamen jam en 1864 oni konstatis ke Tobolo fluas je la sama distanco for de la urbo, kvankam spuroj de ĝia malnova fluo ankoraŭ videblis proksime de la urbo[33].
En 1785 la urbo ricevis blazonon: mueleja rado sur blua kampo kiel signo de tio ke ĉirkaŭ Jalutorovsko abundas muelejoj[3].
En 1796 en Jalutorovsko estis 2 drinkejoj, 20 negocistaj butikoj kaj 190 domoj. Lernejoj, malsanulejoj, azilejoj kaj fabrikoj mankis. En 1799 en la urbo estis jam 294 domoj, 4 forĝejoj, 4 steataj kaj buteraj fabrikoj, sapfabriko[34].
En 1812 funkciis 4 drinkejoj kaj unu lernejo[34]. En 1822 la urbo iĝis centro de Jalutorovska distrikto. En 1858 en la urbo funkciis 4 steataj fabrikoj, 1 sapfabriko, 22 brikfarejoj, 4 forĝejoj; nur 4 brikaj domoj. La 1-an de julio 1846 estis malfermita junulina lernejo[3].
Ekde la 1830-aj jaroj la urbo estas prikonstruata surbaze de regula skemo, do dividiĝas je kvadrataj kvartaloj kunigitaj per rektaj stratoj[34]. En 1823 en Jalutorovsko estis 294 domoj[3], en 1835 — 438 domoj[35] (aŭ 449)[3], en 1851 — 483 domoj[35] (aŭ 485)[3].
En 1858 estis aprobita la ĝenerala plano de Jalutorovsko. Komence de la 1860-aj en la urbo estis 559 domoj, el kiuj nur 5 estis brikaj (4 ŝtataj kaj 1 privata) kaj 554 estis lignaj (2 ŝtataj, 2 komunumaj, 550 privataj). El la brikaj konstruaĵoj plej rimarkindaj estis duetaĝa sidejo de lokaj administraj institucioj kaj hospitalo por 12 litoj. Gastokorto konsistis el 12 brikaj kaj 105 lignaj butikoj. Haveblis 8 lignaj komercaj stokejoj. Funkciis 11 fabrikoj: po 1 steata kaj butera, 2 sapaj, 7 brikaj. En 1862 forbrulis la Jalutorovska lernejo (ruse Ялуторовское училище). Estis du pontoj, el kiuj unu estis flosa, do funkciis nur somere, kaj la dua konektis la bordojn de ravino en vilaĝo Borouŝenskaja, apudurbo de Jalutorovsko. La urbo konsistis el 4 stratoj, 8 stratetoj kaj 1 placo, sur kiu situis la gastokorto. La stratoj estis larĝaj kaj nepavimitaj, do somere kovriĝis je verda herbo. Fine de la 1880-aj jaroj en la urbo estis 564 domoj (inkluzive 6 brikajn), 14 fabrikoj (inter kiuj aperis 1 leda kaj 2 brikaj, sed komplete malaperis la steataj kaj buteraj)[36].
Ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin atestis en 1861, ke foiro okazinta tiujare la 26-an de septembro estis tre malplena (oni alportis varojn je 6 000 arĝentaj rubloj kaj vendis je 2 000 rubloj), kio draste kontrastis kun situacio en Jalutorovska distrikto, kiun li nomis «eterna foiro». Li plendis ankaŭ pri multnombraj malsaĝuloj pro Kristo, kiuj vagadis laŭ tieaj foiroj kun klaboj enmane kaj minace elpostuladis almozon[37].
La urbo en 1898 havis nur primitivan havenon, kie mankis stokejoj kaj kontoro, do ŝipoj malkargis la varojn rekte sur bordon, la sola konstruaĵo estis eta gardistejo[38]. En la urbo estis eĉ ne unu veturigisto[39], nek hotelo aŭ gastejo[40]. Ligna gastokorto staris fermita. Vojaĝanto Konstantin Nosilov konstatis tiam ke li trovis eĉ ne unu bonan lernejon aŭ alian socian institucion kaj ke la urbo estas nura administra centro, kies ekonomia signifo estas preskaŭ nula, kio speciale rimarkeblas kompare al la riĉa Jalutorovska distrikto[4]. Haveblis tamen riĉaj komercistoj kiel Kalmikovoj (ruse Калмыковы), Gusevoj (ruse Гусевы), kiuj posedis fabrikojn kaj vaporŝipojn. Lokaj foiroj kolektis ĝis 15 000 homojn[41].
Preĝejoj
[redakti | redakti fonton]Ĝis 1752 la preĝejoj de Jalutorovsko apartenis al la spirita administracio de Kurgano[3].
Preĝejo de Sergio de Radoneĵ / Ĉielira preĝejo
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Sergio de Radoneĵ (ruse Сергиевская церковь) estis evidente konstruita komence de la 18-a jarcento, ĉar en 1740 ĝi jam estis tre kaduka[42]. En 1749 en ĝia paroĥo estis 329 kortoj, en 1752 — 330, en 1755 — 336, [3].
En 1754 ĝi estis detruita kaj sur ĝia loko oni ekkonstruis la Ĉieliran preĝejon kun altaro de Sergio de Radoneĵ. En 1771 tiu preĝejo estis rande de pereo pro incendio. En 1812 ĝi denove estis konstruita, sed jam el brikoj. Ĉirkaŭ 1831 ĝi estis ĉirkaŭita de brika barilo. Dume la ligna Ĉielira preĝejo plu ekzistis kaj estis detruita nur en 1821 laŭ peto de pastroj kaj paroĥanoj kiel tro danĝera pro sia kadukeco[42].
Kandelfesta preĝejo
[redakti | redakti fonton]La Kandelfesta preĝejo (ruse Сретенская церковь), laŭ aserto de Grigorij Varlakov, estis menciita jam en 1740, kiam ĝi havis alkonstruaĵon de Johano la Baptisto. En 1749 en ĝia paroĥo estis 356 kortoj, en 1752 — 341, en 1755 — 368[3].
Sergej Turov skribas ke ĝi estis menciata en 1754, 1759, 1762 kaj 1765. Evidente fine de la 1760-aj — komence de la 1770-aj jaroj sur ĝia loko komenciĝis konstruado de la Kandelfesta katedralo, konsekrita en 1777[42]. En 1905 la katedralo jam estis en endanĝerigita stato pro enfalo de la fundamento en pluraj lokoj. En 1908 fakuloj denove ekzamenis ĝin kaj konkludis ke necesas ĝin fermi pro pluraj detruoj, inter kiuj estis menciita kompleta disiĝo de refektorio kaj la ĉefa parto de la katedralo. Kiel kaŭzoj de la detruiĝo estis nomitaj malaltkvalitaj brikoj de la fundamento, malĝusta konstruado de la fundamento kaj muroj, kaj lokiĝo de la katedralo sur malnova tombejo pro kio putriĝintaj ĉerkoj formis subterajn kavernojn. Evidente ĝia stato estis konsiderata nekorektebla, do en 1914–1917 konsistorio ekserĉis terenon por konstruado de nova katedralo[43].
Preĝejo de Kosmaso kaj Damiano
[redakti | redakti fonton]Preĝejo de Kosmaso kaj Damiano (ruse Козмо-Демьянская церковь) estis konstruita en 1777 el ligno kaj servis kiel tombeja preĝejo. En 1788 ĝi forbrulis pro fuŝa brika hejtoforno kaj malzorgeco de ĝia prizorganto, kiu fajrigis ĝin kaj foriris por almozpeti surstrate. En 1872 ĝi estis denove konstruita en la tombejo, sed jam kiel preĝejo de Nikolao de Mira[44].
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Knabina lernejo
[redakti | redakti fonton]En la unuetaĝa ligna domo N 33 ĉe strato Svobodi, konstruita meze de la 19-a jarcento, funkciis knabina lernejo, establita de decembristo Ivan Jakuŝkin helpe de pastro Stefan Znamenskij. Post la revolucio kaj ĝis la Dua mondmilito tie sidis pedagogia lernejo, poste sanatoria orfejo N 87, komence de la 2000-aj jaroj tie gastis ŝtatoficejoj[45].
La 7-an de novembro 1941 al la urbo venis la unua trajno kun infanoj, evakuitaj el la sieĝita Leningrado — ili estis transportitaj al vilaĝo Odina. En 1943 orfejo en Odina estis malfondita, la georfoj estis translokitaj al Jalutorovsko. Komence de 1945 tie loĝis 167 infanoj. Ĉe la rivero ili havis legomejon, kie sur 9 hektaroj la infanoj kaj edukistoj plantis terpomojn, brasikon, karoton, rafanon, napon. En plia tereno, situinta ĉe la nuntempa vilaĝo Anisimovka kaj 1 hektaron granda, ili plantis pizon kaj avenon. La orfejo havis 2 ĉevalojn, 7 bovojn, 8 bovinojn, ŝafojn kaj bovidojn. La infanoj lernis plejparte en la bazlernejo N 5, okjaraj lernejoj N 2 kaj N 4. Funkciis koruso, drama, muzika kaj sporta sekcioj.
La 30-an de aprilo 2015 sur la domo estis inaŭgurita memortabulo el nigra marmoro, bildiganta virinon brakumi infanojn, kaj enhavanta surskribon: "Omaĝe al la heroaĵo de la tjumenanoj. En 1941 al la urbo Jalutorovsko el la sieĝita Leningrado estis evakuitaj ĉirkaŭ 250 infanoj. Por ili estis speciale establitaj infana internulejo kaj orfejo. Malalta kliniĝo al la urbanoj de posteuloj de la savitaj infanoj!". La memortabulon konsekris kliriko de la Kandelfesta katedralo Andrej Zavjalov.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]Aleksandr Suvorov
[redakti | redakti fonton]Busto de la fama rusia militestro estis inaŭgurita la 21-an de novembro 2006[46]. Dum la Dua mondmilito per Suvorov-ordeno estis premiitaj nur 2 loĝantoj de Tjumena provinco, inter kiuj estis Aleksandr Timofejeviĉ Ŝirobokov (ordeno de la 3-a rango)[46].
Ivan Ozolin
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la regiona muzeo ĉe strato Revolucio 75/1 la 22-an de aŭgusto 2013 estis inaŭgurita busto de Ivan Jurjeviĉ Ozolin, fondinto de la muzeo. La instaladon iniciatis la muzeo en junio 2010. Aŭtoro: Vladimir Ŝarapov[47].
DT-54
[redakti | redakti fonton]En 2010 ĉe la fino de strato Voroŝilov aperis monumento al la traktoro DT-54 kun nivelatoroen, instalita laŭ peto de voja ripara-konstrua administracio (ruse ДРСУ) omaĝe al granda kontirbuo de tiaj maŝinoj al komfortigado de la urbo[47].
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En la urbo funkcias pluraj entreprenoj, produktantaj kukojn, konfektojn, viandaĵojn kaj laktaĵojn, meblojn, brikojn kaj aliajn konstruajn materialojn, lignon[48]. En 2022 funkciis 327 vendejoj (suma areo 56 825 m2), 65 manĝejoj (5 212 sidlokoj), 131 servejoj[11].
El pli ol 167 km de la vojoj, pli ol 116 estas asfaltitaj, 50 km faritaj el rompoŝtonoj kaj malpli ol 2 km grundaj[49].
Fine de 2024 en la urbo estis 38 registritaj senlaboruloj[1], kio egalis al 0,22% de la ekonomie aktiva logantaro[11].
Famaj naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Savva Mamontov (1841-1918), entreprenisto kaj mecenato
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artaj fotoj de Jalutorovsk
- La vetero en Jalutorovsk esperante
- Stanislavo Belov (2011-09-19) Vojaĝo al Jalutorovsko — urbo de decembristoj kaj filisteroj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18 . (blogaĵo pri vojaĝo en 2011)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 9 месяцев 2024 г. (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2024-12-16). Alirita 2025-02-02 .
- ↑ Матвеев, А. К.. (1987) Географические названия Урала: Краткий топонимический словарь (ruse), p. 201. ISBN =.
- ↑ 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 Варлаков, Григорий (1858). “Город Ялуторовск”, Тобольские губернские ведомости (ru) (16).
- ↑ 4,0 4,1 Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 137.
- ↑ 5,0 5,1 Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2016 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2017-03-17). Alirita 2025-02-02 .
- ↑ Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2017 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2018-03-01). Alirita 2025-02-02 .
- ↑ Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2018 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2019-02-27). Alirita 2025-02-02 .
- ↑ (2019) Социально-экономическое развитие города Ялуторовска (ruse), p. 5. ISBN =.
- ↑ Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2020 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2021-03-11). Alirita 2025-02-02 .
- ↑ Основные показатели социально-экономического развития города Ялуторовска за 2021 год (ruse). la administracio de Jalutorovsko (2022-04-28). Alirita 2025-02-02 .
- ↑ 11,0 11,1 11,2 11,3 Шамкина В.В. (2024-03-25) Пояснительная записка социально-экономического развития города Ялуторовска за январь – декабрь 2023 года (ruse). la administracio de Jalutorovsko. Alirita 2025-02-02 .
- ↑ 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 18. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
- ↑ Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 18–19. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
- ↑ 14,0 14,1 Елена Кухальская; Николай Кочатков Каким будет дом-музей Саввы Мамонтова в Ялуторовске (ruse). Vsluh.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-27. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ Яна Шулика (2020-04-17) Дом в Ялуторовске, где родился Савва Мамонтов, переоборудуют в музей (ruse). 72.ru. Arkivita el la originalo je 2025-02-03. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ 16,0 16,1 Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 15. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
- ↑ Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 19. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
- ↑ Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 17–18. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
- ↑ Маргарита Калинкина (2016-08-05) В Ялуторовске горит ТЦ "МиК" (, ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2016-05-09. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ Евгений Дашунин (2018-10-12) ТЦ "МиК" на пути к возрождению (ruse). Jalutorovsk Znajet. Arkivita el la originalo je 2018-10-16. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ Светлана Нечаева (2018-12-29) "МиК" теперь не бесхозный (ruse). Jalutorovsk Znajet. Arkivita el la originalo je 2018-12-31. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ Евгений Дашунин (2024-01-23) Из века в век. От пожарной части до ТЦ "Пятница" (ruse). Jalutorovsk Znajet. Arkivita el la originalo je 2025-02-03. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ 23,0 23,1 23,2 Мясников, А.. (2014) Белоглазов П.: Пешком... по Сретенской // Явлутур-городок: Историко-краеведческий альманах 9 (ruse), p. 17. ISBN = 978-5-9288-0247-9.
- ↑ Евгений Дашунин (2021-08-04) Полувековая хроника (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2025-01-31. Alirita 2025-01-31 .
- ↑ Дмитрий Падерин (2017-11-25) Савва Мамонтов. Страсти по-сибирски (ruse). Tjumenskije Izvestija. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ В Ялуторовске открылся современный кинотеатр (ruse). la registaro de Tjumena provinco (2016-12-01). Arkivita el la originalo je 2016-12-09. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ Юлия Мартьянова (2016-10-21) Глава Ялуторовска оценил городской кинотеатр после ремонта (ruse). Argumenti i Fakti. Arkivita el la originalo je 2016-10-26. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ Новый кинотеатр открыли в Ялуторовске (ruse). Tjumenskaja Linija (2016-12-01). Arkivita el la originalo je 2016-12-02. Alirita 2025-02-03 .
- ↑ 29,0 29,1 29,2 29,3 29,4 29,5 Анатолий Мясников (2018-06-01) По Оболенского (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2018-06-05. Alirita 2025-01-31 .
- ↑ 30,0 30,1 Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 135.
- ↑ Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 135–136.
- ↑ Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 136–137.
- ↑ Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 139–140.
- ↑ 34,0 34,1 34,2 Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 80. ISBN =.
- ↑ 35,0 35,1 Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 81. ISBN =.
- ↑ Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 82. ISBN =.
- ↑ Завалишин, И. (февраль 2000). “Путевые заметки (Тобольская губерния)”, Лукич (ru) (1), p. 93.
- ↑ Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 133.
- ↑ Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 134.
- ↑ Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 135.
- ↑ Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 138.
- ↑ 42,0 42,1 42,2 Туров С. В., Аленин С. В.. [1994] Храмы старого Ялуторовска // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 31. ISBN =.
- ↑ Туров С. В., Аленин С. В.. [1994] Храмы старого Ялуторовска // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 31–32. ISBN =.
- ↑ Туров С. В., Аленин С. В.. [1994] Храмы старого Ялуторовска // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 32–33. ISBN =.
- ↑ Анатолий Мясников (2015-05-03) Сибирь приняла и обогрела. Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2025-01-31. Alirita 2025-01-31 .
- ↑ 46,0 46,1 Павел Зорин (2017-12-28) "Наука побеждать" в новом наполнении (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Alirita 2025-01-31 .
- ↑ 47,0 47,1 Анатолий Мясников (2010-06-28) Основателю музея (ruse). Jalutorovskaja Ĵizn. Arkivita el la originalo je 2011-11-17. Alirita 2025-01-31 .
- ↑ (2019) Социально-экономическое развитие города Ялуторовска (ruse), p. 4–8. ISBN =.
- ↑ (2019) Социально-экономическое развитие города Ялуторовска (ruse), p. 12. ISBN =.