Saltu al enhavo

Jambulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jambulo (greke: Ἰάμβουλος, latine: Iambulus) estas la protagonisto kaj eble ankaŭ la verkisto de antikva utopia vojaĝrakonto aŭ -romano verkita en la helena. Datumigoj de ĝi estas inter la 4-a kaj la 1-a jarcento a.K.[1]

La koncerna verko ne rekte konserviĝis sed nur fragmente per malgranda resumo en la historia verkaro de Diodoro. Laŭ tio certa Jambulo raportas esti kaptita kiel komercisto en suda Arabujo fare de etiopoj. Lin oni veturigis kvazaŭ pent-ofere en ŝipo sur la alta maro. Sur la Hinda Oceano, eosten velŝipumante, li atingis nekonatan insulon. Laŭ malnova literaturŝablono ĉi insulo preskribiĝas ideala rilate al klimato kaj fekundeco. La insulanoj havas langon fenditan tiel ke ili samtempe du parolojn fari povas. Post sepo da jaroj pasigitaj surinsule Jambulo pri iu delikto devas forlasi la lokon. Li revenas, tra Barato kaj Persujo al Grekujo.[2]

Malklaras ĉu temas pri aŭtobiografio aŭ ĉu Jambulo estas nur fikcia nomo de ĉefrolulo. Kelkaj eĉ etimologie deduktis la nomon el la ŝemida lingvaro kaj taksis lin ano de la nabateanoj.[3] Pro entekstaj ĉirkaŭaj geografiaj indikoj la insulo de kelkaj esploristoj konsideriĝas esti aŭ SumatroSrilankoBalioSokotroMadagaskaro. Senchaveco de tia spekulado memkompreneble dependas de la demando ĉu temas pri nura fikciaĵo aŭ ne.

Luciano citis Jambulon en la enkonduko al la vojaĝromano Verae historiae, parodio pri nekredeblaj itineraj rakontoj pri fremdaj landoj kaj kutimoj/moroj. [4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Massimo Fusillo: "Iambulos." Ĉe: Der Neue Pauly, vol. 5, Stuttgart/Weimar 1998, kol. 856–857.
  • Jesùs Lens Tuero, Pedro Pablo Fuentes González: "Iamboulos." Ĉe: Richard Goulet (eld.): Dictionnaire des philosophes antiques. Volumo 3, CNRS Éditions, Paris 2000, ISBN 2-271-05748-5, p. 840–853.
  • Widu-Wolfgang Ehlers: "Mit dem Südwestmonsun nach Ceylon. Eine Interpretation der Iambul-Exzerpte Diodors." Ĉe: Würzburger Jahrbücher für die Altertumswissenschaft 11, 1985, p. 73–84.
  • Matías Sebastián Fernandez Robbio: "La travesía de Yambulo por las Islas del Sol (D.p., II.55–60). Introducción a su estudio, traducción y notas". Ĉe: Morus – Utopia e Renascimento 7, 2010, p. 27–41 (surrete)
  • Marek Winiarczyk: "Das Werk des Jambulos. Forschungsgeschichte (1550–1988) und Interpretationsversuch." Ĉe: Rheinisches Museum für Philologie 140, 1997, p. 128–153 (surrete; PDF; 5,2 MB)
  • Marek Winiarczyk: Die hellenistischen Utopien (=Beiträge zur Altertumskunde, 293). De Gruyter, Berlin/Boston 2011, ISBN 978-3-11-026381-7, p. 181–203.
  • David Winston: "Iambulos' Island of the Sun and Hellenistic Literary Utopias." Ĉe: Science-Fiction Studies 3, 1976, p. 219–227
  • M. Baldassari: "Intorno all'utopia di Giambulo." Ĉe: Rivista di filosofia neoscolastica 65, 1973, p. 303–333, 471–487.
  • L. di Capua: "L'Utopia di Giambulo tra filosofia e politica", ĉe: Atti della Accademia di Archeologia, Lettere e Belle Arti di Napoli 100, 1989, p. 223–240.
  • F.F. Schwarz: "The itinerary of Iambulus – Utopianism and history." Ĉe: Indology and law. Studies in honour of J. D. M. Derrett, eldonis G. Sontheimer, Wiesbaden 1982, p. 18–55.
  • Niklas Holzberg: "Utopias and fantastic travel: Euhemerus, Iambulus", ĉe: G. Schmeling (eld.): The novel in the ancient world, Leiden 1996, p. 621–628.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Winiarczyk (2011) p. 196-197
  2. Diodoro, II 55–60
  3. Winiarczyk (2011), p. 182-183
  4. Verae historiae, I 3.