James Farmer
James Farmer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de januaro 1920 en Marshall | ||||
Morto | 9-an de julio 1999 (79-jaraĝa) en Fredericksburg | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Diabeto vd | ||||
Etno | afrik-usonanoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Wiley College (en) Marshall High School (en) vd | ||||
Partio | Liberal Party of New York (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | James Leonard Farmer Senior (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto universitata instruisto homrajta aktivulo aktivismo vd | ||||
Laborkampo | Homaj rajtoj kaj aktivismo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James Leonard FARMER Junioro (la 12-an de januaro 1920, en Marshall, Teksaso - la 9an de julio 1999, en Fredericksburg, Virginio) estis usona politikisto kaj aktivulo, defendanto de civitanrajtoj de afrik-usonanoj, kiu premis por neperforta rezisto por ĉesigi la rasan segregacion en Usono [1].
Farmer servis kune kun Martin Luther King, kaj estis unu el la Grandaj Ses. Li estis la iniciatinto kaj organizanto de la unua Freedom Ride en 1961.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Naskita en la subŝtato Teksaso, filo de Pearl Houston kaj James Leonard Farmer Senior (1886-1961), verkisto kaj teologo, li frekventis faman afrik-usonan lernejon, Wiley College en la aĝo de nur 14 jaroj, pruvante sin esti mirinfano. Tiu lernejo kutimis havi debatteamon kun aliaj altlernejoj: Farmer, ĉe la estro de sia teamo, sukcesis venki en 1935 en historia kolizio kontraŭ blankula lernejo konsiderita la plej ŝatata, Universitato de Kalifornio. La epizodo formas la intrigon de The Great Debaters filmo reĝisorita en 2007 fare de Denzel Washington. En la filmo, lia rolo estas ludita fare de aktoro Denzel Whitaker.
En Ĉikago en 1942 Farmer fondis la gravan Komitaton de Rasa Egaleco (en la angla Congress of Racial Equality aŭ akronime CORE), kune kun aliaj rimarkindaj eksponentoj kiel George Houser, James R. Robinson kaj Bernice Fisher. Li laboris ĉe la Nacia Asocio por la Plibonigo de Koloruloj kaj estis tiu kiu organizis la faman Freedom Ride (Liberecveturon). En 1963 li estis unu el la Grandaj Ses kiuj partoprenis en la Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero [2][3].
Li geedziĝis kun Lula Peterson (1945 - 1977) kun kiu li havis du infanojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Lay Bare the Heart: Aŭtobiografio de la Civitanrajta Movado. James Farmer, Penguin-Plume, 1986
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Obituary: Civil rights leader James Farmer dead at 79 by Paul Tolme, The Associated Press", July 10, 1999, paĝo 12. (ISBN 1682260186)
- ↑ "Paid Notice: Deaths FARMER, JAMES", The New York Times, 13 July 1999.
- ↑ "NAACP celebrates 90th birthday, recommits to civil rights (NY: Associated Press).", 11 July 1999, paĝo 8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Civilaj Rajtoj Greensboro: James Farmer
- Biografio ĉe Encyclopedia Virginia