Saltu al enhavo

James Gregory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Gregory
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1911 (1911-12-23)
en Bronkso
Morto 16-an de septembro 2002 (2002-09-16) (90-jaraĝa)
en Sedona
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater New Rochelle High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
teatra aktoro
televida aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1939– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James GREGORY (23an de decembro 1911 - 16an de septembro 2002) estis usona aktoro konita per lia baritona voĉo.

Li komencis sian karieron en Broadway per Key Largo (1939) kaj daŭrigis ĝin per ĉirkaŭ dudek kvin teatraĵoj dum la dek ses sekvaj jaroj.

Li militservis tri jarojn ĉe usona mararmeo dum la Dua Mondmilito [1]

Post la milito, li debutis en kino per The Naked City en 1948. En televido, li aperis la unua fojo en televidaĵo Musical Comedy Time en 1950.

En 1950-aj jaroj, li partoprenis kinfilmojn kiel The Frogmen, The Scarlet Hour, Nightfall, The Young Stranger, The Big Caper, Underwater Warrior, Onionhead, Al Capone kaj dekon da televidprogramoj.

Dum 1960-a jardeko li aperis en televidaĵoj Wagon Train, The Twilight Zone, The Untouchables, Target: The Corruptors, Empire, Laramie, The Defenders, The Lieutenant, The Wild Wild West, Hogan's Heroes, Star Trek, The Fugitive, Tarzan, My Three Sons, Daniel Boone, Chaparral, The Outcasts, Lancer, Bonanza, The Big Valley kaj Hawaii Five-O kaj en kinfilmoj kiel Two Weeks in Another Town, Twilight of Honor, Captain Newman, M.D., A Distant Trumpet, Quick, Before It Melts, The Sons of Katie Elder, A Rage to Live, The Silencers, Murderers' Row, Clambake, The Ambushers, The Secret War of Harry Frigg. Krome li partoprenis en la duonpropagandaĵoj de Malvarma Milito kiel X-15, The Manchurian Candidate, PT 109 kaj Walt Disney's Carousel of Progress.

Gregory en 1970-aj jaroj aktoris en kinfilmoj kiel Beneath the Planet of the Apes, The Hawaiians, The Million Dollar Duck, Shoot Out, The Main Event, krom en televidaĵoj The Name of the Game, The Virginian, That Girl, Mission: Impossible, Night Gallery, All in the Family, Search, Love, American Style, Ironside, The Partridge Family, Kolchak: The Night Stalker, M*A*S*H, The Abduction of Saint Anne, Cannon, Police Story, Francis Gary Powers: The True Story of the U-2 Spy Incident, The Bastard kaj Supertrain.

En la 1980-a jardeko li partoprenis televidaĵojn kiel The Love Boat, Quincy M.E. kaj sian lastan laboron en Mr. Belvedere.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]