James Legge
James Legge | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
James Legge | |||||
Naskiĝo | 20-an de decembro 1815 en Huntly | ||||
Morto | 29-an de novembro 1897 (81-jaraĝa) en Oksfordo | ||||
Religio | Kongregaciismo vd | ||||
Lingvoj | angla • ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Aberdeen Aberdeen Grammar School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Hannah Mary Johnstone (en) vd | ||||
Infanoj | Thomas Legge (en) , J. G. Legge (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | vortaristo pastro chaplain (en) pedagogo misiisto tradukisto universitata instruisto lingvisto ĉinologo vd | ||||
Laborkampo | Ĉinologio, ĉina lingvo kaj translations from Chinese (en) vd | ||||
Aktiva en | Honkongo • Skotlando vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James LEGGE (tradicia ĉina skribo: 理雅各; Hànyǔ pīnyīn: Lǐ Yǎgè, naskiĝis la 20-an de decembro 1815 en Huntly (Skotlando), mortis la 29-an de novembro 1897 en Oksfordo) – skota misiisto, ĉinologo, tradukisto de klasikaj verkoj de la ĉina filozofio kaj religio, la unua profesoro de ĉinologio en Universitato de Oksfordo. Unu el la plej eminentaj, se ne la plej eminenta ĉinologo de la 19-a jarcento, kies monumenta verko – traduko de plimulto de la plej gravaj verkoj de antikva ĉina penso, donis fundamenton por kompreno de la kulturo de Ĉinio flanke de eŭropanoj kaj por ĉinologio kiel scienco.
Juneco
[redakti | redakti fonton]Li estis la plej juna filo de komercisto Ebenezer Legge, edukita en tradicio de kongregaciismo. Danke al kono de latino ricevis stipendion al King’s College ĉe Universitato de Aberdeen, kiun finis en 1835, ricevante laŭron de la plej bona studento – Huttonian Prize. Post studoj, dum jaro kaj duono instruis en mezlernejo en Blackburn; tiuperiode, sub influoj de pli maljuna frato, kleriko, de lia rondo de religiaj amikoj kaj direktoro de la lernejo, aliĝis al evangeliisma medio. En 1837 eniris al Highbury Theological College en Londono kaj unu jaron poste ordiniĝis; dum siaj studoj komencis lerni la ĉinan lingvon, decidigita ekiri al misio en Ĉinion.
En 1839 edziĝis al Mary Isabella Morison (filino de signifa pastoro John Morison) kaj forveturis al Malako, kie instruis en Anglo-Chinese College, la lernejo por ĉinoj, gvidatan de Londona Misiista Societo (post morto de antaŭa direktoro iĝis ĝia gvidanto). Tiutempe li konstatis, ke por efektive konverti ĉinojn oni devas kompreni la ĉinan literaturon kaj utiligi ĝin al misiista laboro.
Oksforda profesoro
[redakti | redakti fonton]En 1876 iĝis profesoro de la ĉina lingvo en Universitato de Oksfordo, kie lekciis ĝis la morto (dum lekcio) en la aĝo de 82 jaroj. Kiel kleriko restis ekster la eklezio de Anglio. Li estis la unua neanglikana profesoro en Oksfordo.
Aktive kunlaboris kun eminenta hindologo kaj orientalisto Friedrich Max Müller, kreante fundamentojn de kompara religioscienco kaj instruante en Corpus Christi College. Ekzemplo de tia kompara literaturscienco estis lia lekcio komparanta etikajn premisojn de konfuceismo, taoismo kaj kristanismo, poste eldonita libroforme kiel Confucianism and Tâoism described and compared with Christianity. Preparita al konferenco de misiistoj en Ŝanhajo en 1877 elvokis tiom grandan reziston de konservativaj partoprenantoj, ke estis retirigita. Kiel esploranto de religioj kaj filozofiaj tradicioj li reprezentis tekstan alpaŝon, ne analizante kiel idealoj estis enkorpigataj en la vivon.
Lekciante en Oksfordo li prepais korektitan version de siaj tradukoj de la libroj de Konfuceo, kiujn denove aperigis Clarendon Press en la jaroj 1893 kaj 1895. Tradukoj de taoismaj verkoj (kaj partoj de konfuceaj) eniris al ciklo de la sanktaj libroj de Oriento, eldonataj de la universitato en la jaroj 1879–1910 (sume 50 volumoj). Ili estas klasikaĵoj konfuceismaj (volumoj 3, 16, 27 kaj 28) kaj taoismaj (volumoj 39 kaj 40). Liaj tradukoj, represataj kaj utiligataj ĝis hodiaŭ, estiĝis bazo de la kompreno pri ideoj de konfuceismo kaj taoismo por eŭropanoj. Li interesiĝis pri frua ĉina budhismo kaj ĉina kristanismo en Ĉinio, aparte pri nestorianismo.
Elekto de verkoj
[redakti | redakti fonton]Kolekto de ĉinaj klasikaj verkoj: The Chinese Classics: with a Translation, Critical and Exegetical Notes, Prolegomena, and Copious Indexes (Ĉinaj klasikaj verkoj: traduko kun kritikaj kaj klarigaj notoj, enkondukojn kaj vastaj indeksoj), eldonita en Honkongo de la aŭtoro mem kaj en Londono de Trubner&Co. Ĉiuj enhavas paralelan ĉinan tekston kaj la anglan en propra transskribado de Legge kun precizaj tradukaj notoj:
- Volumo I, 1861: enhavas: Analektoj de Konfuceo, Granda Instruo kaj Doktrino de Mezo
- Volumo II, 1861: Libro de Menceo
- Volumo III, parto 1, 1865: Enkonduko, Libro de Dokumentoj – ĉapitroj 1–36, kaj Bambua Kroniko
- Volumo III, parto 2, 1865: Libro de Dokumentoj: ĉapitroj 37-71 kaj indeksoj
- Volumo IV, parto 1, 1871: Enkonduko, Libro de Odoj – unua parto
- Volumo IV, parto 2, 1871: Libro de Odoj – parto dua, tria kaj kvara
- Volumo IV, parto 1, 1872: Analoj de Printempo kaj Aŭtuno kune kun Komentoj de Zuo – libroj 1–8
- Volumo IV, parto 1, 1872: Analoj de Printempo kaj Aŭtuno kune kun Komentoj de Zuo – libroj 9–12
Tradukoj en la serio Sacred Books of the East (Sanktaj Libroj de Oriento) sub la redakto de Max Müller, eldonitaj en Oksfordo: interalie Libro de Ritoj, I Ching, Daŭdeĝingo
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Helen Edith Legge, James Legge, Missionary and Scholar, Religious Tract Society, London 1905, Internet Archive Digitalisat
- J. Girardot Norman, The Victorian Translation of China: James Legge's Oriental Pilgrimage, University of California Press, Berkeley 2002