James Woods
James Woods | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1947 (77-jaraĝa) en Vernal | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Masaĉuseca Instituto de Teknologio Pilgrim High School (en) Warwick Veterans High School (en) vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro pokeroludisto vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1970– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Herkulo ❦ Salvador vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James Howard WOODS (naskita la 18-an de aprilo 1947 en Vernal, Utaho) estas usona aktoro.
Woods kreskis en Warwick, Rod-Insulo, kie li ekzamenis Pilgrim High School. Lia patrino estis de irlanda katolika origino kaj Woods estis kreskigita en la katolika kredo. Li prenis sian bakalaŭran gradon ĉe MIT kie li specialiĝis pri politika scienco, kvankam li origine havis pensojn pri medicina fakultato por iĝi kirurgo, sed forlasis en 1969, ĵus antaŭ diplomiĝo, por iĝi aktoro. Li estis konsiderita genia studento kun IQ de 180.
Lia kariero ne estis tiel intensa kiel liaj roluloj, sed li estis nomumita al Oskaro dufoje: la unuan fojon en 1987 kiel Plej bona Aktoro por Salvador, kaj la duan fojon en 1996 por Plej bona Flanka Aktoro por Fantomoj de Misisipo. Li ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo [1].
Woods ankaŭ ricevis kritikistaplaŭdon por sia voĉo de la rolulo Hadeso en la bildstrio Heraklo de Walt Disney. Lia persona favorata rolo estis la domina gangstero Max en la gangstera epopeo Bad Blood in America de Sergio Leone (1984).
Woods aperas kiel li mem en epizodo de La Simpsonoj nomita Homero kaj Apu, kaj en pluraj epizodoj de Family Guy, inter aliaj titolita Peter's Got Woods kaj en And Then There Were Fewer kie Woods invitas ĉiujn rolulojn en Family Guy. Li ankaŭ nomis la lokan mezlernejon en la serio laŭ li. Nuntempe, li rolas kiel Sebastian Stark en la danĝeraventura aklamita televidserio Shark.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Trial of Catonsville Nine – Broadway Original Cast. BroadwayWorld. Alirita May 12, 2020 .