Jamsoveja minejo
Jamsoveja minejo | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Ямсовейское месторождение | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
Jamsoveja minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 80 km nord-okcidente de la urbo Tarko-Sale kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1970 kaj ekspluatata ekde 1997.
Geologio
[redakti | redakti fonton]La minejo estas formita de kvaternaraj, paleogenaj, kretaceaj kaj ĵurasiaj sedimentaĵoj. Ĝi troviĝas en Tanlova megamuro kaj estas ligita al la cenomanianaj sedimentaĵoj, kiuj formas Jamsovejan (40 x 60 km, amplitudo proksimume 180 m) kaj Sud-Jamsovejan (23 x 7,5 km, amplitudo proksimume 50 m) levaĵojn, konturitaj de nivellinio -960 m. Marko de montobreĉo inter la levaĵoj hipsometrie troviĝas super la gasakva kontakto, kio atestas unuecon de la kuŝejoj en la cenomaniana komplekso.
Industrie gravaj gaskuŝejoj estas registritaj en la cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo (la tavolo PK1), formitaj de alterne kuŝantaj grejso-aleŭrolitaj kaj argilaj rokaĵoj, kuŝantaj je la fundo 877-1035 m. La kuŝejo estas masiva, akvoflosa. Averaĝa dikeco varias de 51,3 m (Jamsoveja areo) kaj 10,9 m (Sud-Jamsoveja areo) ĝis 5,5 m (la montobreĉo). poreco de la kolektujoj estas 28,4-39%, gasosatureco 0,64-0,72, la komenca tavolpremo 9,8-10,0 MPa.
En la malsuprekretaceaj sedimentaĵoj je la fundo 1650-2980 m estas registritaj etaj laŭ kapacito kaj dimensioj kuŝejoj de libera gaso en Sud-Jamsoveja areo (la tavolo PK16) kaj tiuj de gasokondensato en Jamsoveja areo (la aĉimovaj sedimentaĵoj, beriasiano-valanginiano de malsupra kretaceo) kaj la naftokuŝejo kun la gasĉapo en Sud-Jamsoveja areo (la tavolo BP8).
En 2002 la gaskapacito estis taksita je 476,6 miliardoj da kubaj metroj, la suma elminigado atingis 84,7 miliardoj da kubaj metroj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Ямсовейское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 522. ISBN 5-85270-327-3.