Ĝermolisto de polaj esperantistoj
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
A
[redakti | redakti fonton]Mira ANDRUSIEWICZ (naskiĝis en 1932) estas pola esperantistino kaj emerita lerneja instruistino. Ŝi verkis poemkolekton Amo, Amoro, Adoro (1987)
B
[redakti | redakti fonton]Walerian "Waldi" BAUMGART (naskiĝis en 1910, mortis la 18-an de aprilo 2004 en Bydgoszcz) estis pola esperantisto.
Józef Paweł BIELIŃSKI (mortis la 2-an de februaro 2004) estis honora ano de Pola Esperanto-Asocio kaj certan tempon prezidanto de la PEA-Rondo en Bydgoszcz.
T. Bylinski
[redakti | redakti fonton]T. Bylinski estis pioniro en Krakovo ĉirkaŭ 1905.
C
[redakti | redakti fonton]Józef Chybczyński, kuracisto, estis pola esperantisto en la frua 20-a jarcento. Redaktoro de Kuracisto (revuo) ekde 1913.
Ryczard CYWIŃSKI estis pola arkitekto kaj esperantisto naskiĝinta en 1884. Li estis esperantisto ekde 1908. En 1917 en kunlaboro kun T. Sikora li publikigis „Manifeston de socialistoj Esperantistoj“, kun la devizo: Socialistoj de ĉiuj nacioj unuiĝu per Esperanto, Amo kaj Racio! Malgraŭ ke estis anoncita Tutmonda Ligo de Socialistoj Esperantistoj kaj eĉ fondita unua grupo en Petrograd, la „seismo“ ne progresis.
D
[redakti | redakti fonton]Roman DĄBROWSKI estis pola esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Traduko
- Jan Wolski. Ĉu ĝi estas nur fabelo?, publikigita per Esperanta Eldon-Kooperativo, Varsovio, 1935-04-11, 172 paĝoj, rete legebla en retejo de la Interreta Arkivo
|
Zbigniew DOBRZYŃSKI (mortis 1984) estis aktoro de Pola Esperanto Teatro (kun Kalina Pieńkiewicz).
F
[redakti | redakti fonton]Adam Gabriel FURMANIK estis pola mariavita pastro kaj esperantisto, naskiĝinta la 20-an de decembro 1870. Lia senlaca persistemo favorigis al Esperanto la Mariavitan eklezion, kiu laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 eldonas (... aŭ almenaŭ ĝis tiam eldonadis) diversajn broŝurojn pri tiu ĉi eklezio. Elde la 1920-aj jaroj Adam Furmanik estis delegito de UEA.
G
[redakti | redakti fonton]Zygmunt GREFFKOWICZ (pseŭdonimo Gryff), n. la 19-an de novembro 1885 en Varsovio, m. en aĝo de 55 jaroj la 16-an de decembro 1940 samurbe,[1] estis pola pionira esperantisto kaj ĵurnala propagandisto. Li estis komitatano de Pola Esperanto-Societo (PES), kaj estis aŭtoro de tri propagandaj broŝuroj pri Esperanto (el 1910, 1911 kaj 1930). [2]
Referencoj
- ↑ informoj el la retejo timenote.info (jen hebree, sed tuj ŝaltebla ankaŭ al 9 pliaj lingvoj)
- ↑ laŭ Enciklopedio de Esperanto, 1934
Regina GRZĘBOWSKA estas pola esperantistino. Ŝi listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.
J
[redakti | redakti fonton]Edward JAŚKIEWICZ estas pola esperantisto, naskiĝinta la 15-an de julio 1930,[1] kiu grandan parton de sia vivo pasigis en Szczecin, kaj tie aparte multe post atingo de la pensiula aĝo aktivas favore al Esperantro, ankaŭ internacie. Interalie li ekde jaroj estas stabano de la Beletra Esperanto-Revuo La Karavelo, eldonata en Portugalio. Por honori Eduardon Jaśkiewicz pro lia Esperanta agado iuj movadanoj elpaŝis aŭtune 2011 al la Urbestro de Ŝtetino kun iniciato, por ke la pola prezidanto distingu lin per grava ŝtata ordeno. Komence de majo 2012 la prezidanto de Pollando Bronisław Komorowski subskribis dekreton pri la atribuado de la arĝenta merit-kruco por s-ro Eduardo Jaśkiewicz. La 25-an de julio 2012 en la Kavalira Salonego de la Vojevodiejo la Vojevodo de Okcidenta Pomerio dekoris lin per la Arĝenta Kruco de Merito kun partopreno en la solenaĵo de multaj esperantistoj el pluraj polaj urboj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- lia persona paĝaro en la retejo Facebook
Marjan JAROCKI estis pionira esperantisto en Krakovo. Li estis la unua sekretario de Krakova Societo ESPERANTO en 1906.[1][2][3]
Referencoj
- ↑ Ruslanda Esperantisto. Esperantista Movado, n-ro 8, p. 152, aŭg. 1906
- ↑ "Pola Esperantisto", organo de societo " Esperanto" en Lvovo, 1-a jaro, n-ro 2, oktobro 1906, p. 24
- ↑ En Ruslanda kaj Pola Esperantisto de 1906 li nur nomatas "M. Jarocki", sed en la Adresaro de polaj esperantistoj por 1909, p. 29, kiam li jam ne plu estas sekretario, sed ordinara membro, notiĝas lia plena persona nomo Marjan kaj ankaŭ la adreso de 1909.
K
[redakti | redakti fonton]Iwona KOCIĘBA estas esperantistino de pola deveno, kiu ekde la 1980-aj jaroj pro fondo de esperantista familio venis al kaj de tiam vivas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Antverpeno. Interalie, inter la jaroj 2000 kaj 2003 ŝi estis prezidanto de la historia grupo La Verda Stelo en Antverpeno. Pri pliaj detaloj vidu la teksteton Iwona Kocięba.
D-ro Izydor KRYNICKI estis kuracisto kaj esperantisto en Varsovio. Li naskiĝis la 26-an de januaro 1874 en Vilno, kaj iĝis esperantisto en 1895. Interalie li estis kunorganizinto de Esperanto-Rondo en Vilno, membro de la Loka Monumenta Komitato en Vilno, kaj verkisto de artikoloj en esperantlingvaj medicinaj revuoj.
Paweł KULOZIK (naskiĝis en 1912 - mortis la 7-an de junio 1976 en Katowice, Pollando) estis pola esperantisto. Li gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj estis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la loka movado.
L
[redakti | redakti fonton]Zofia Anna LOISEAU estas aktiva esperantistino kiu naskiĝis la 27-an de septembro de 1942 en Pollando.
M
[redakti | redakti fonton]Maria MAJERCZAK estas pola esperantistino. Ŝi listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.
Janusz MOTYKIEWICZ (naskiĝis en 1944, mortis en 1991 en Kotla, vilaĝo kaj komunumo en la distrikto Głogów de la regiono Malsupra Silezio en nuna Pollando) estis pola esperantisto kaj delegito de UEA en Kotla, kiu ĝis 1945 germane nomiĝis Kuttlau en distrikto Glogau.
N
[redakti | redakti fonton]Aleksandro Naumann
[redakti | redakti fonton]Dro Aleksandro Naumann publikiĝis artikolon Nefermita letero al s-ro de Beaufront en nro 6 de Ruslanda Esperantisto en 1906. Li estis sekretario de sekretario de la Unua Grupo Homarana. Adreso: Varsovio. str. Koŝikova, No 7[1].
P
[redakti | redakti fonton]Tadeusz PLESKACZYŃSKI (1909-1996), delegito pri arkitekturo kaj turismo de 1957, delegito de Varsovio ekde 1984, mortis la 6-an de februaro 1996.
Jan POPLAWSKI (naskiĝis 1903 - mortis la 9-an de oktobro en Poznań, Pollando) estis pola esperantisto kaj unu el la plej fervoraj aktivuloj en la loka Movado, forpasinta post 30-jara servo kiel UEA-delegito.
R
[redakti | redakti fonton]Irena RADZIEWICZ-WINNICKA (naskiĝis en 1917, mortis la 7-an de oktobro 2002 en Gliwice) estis Esperanto-instruistino, redaktorino, konsultanto de la Silezia Branĉo de AIS, poetino, verkistino por infanoj kaj tradukistino.
Ryszard Rokicki, ofte esperantigata Rikardo Rokicki, estas pola esperantisto. Li estas respektive dum multaj jaroj estis kunlaboranto de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, kaj listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. Aŭtoro de Enkonduko en la morfologion de Esperanto[2].
S
[redakti | redakti fonton]Antoni Schudmak estis pioniro en Krakovo. Li iĝis unua prezidanto de Krakova Societo ESPERANTO en 1906.
Jan Sigda estis esperantisto el Starachowice ĉe la mezo de 20-a jarcento.
Jan SILHAN (naskiĝis 1889 - mortis la 29-an de junio 1971) estis merita aganto de pola kaj internacia blindula movadoj (kiel la prezidanto de Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj) kaj de la Esperanto-movado.
Józef ŚLIWIŃSKI (mortis la 5-an de januaro) estis pola esperantisto, kreinto kaj longtempa prezidanto de la E-rondo en Wałbrzych (Pollando).
Piotr Spiewak estis esperantisto en Gdansk ĉe la mezo de 20-a jarcento.
Prof. d-ro Roman STOPA (naskiĝis en 1895, mortis en Krakovo la 15-an de aprilo 1995), estis specialisto pri afrikaj lingvoj, partopreninto de la Krakova UK en 1912, kaj gvidis multajn Esperanto-kursojn por instruistoj inter la du mondmilitoj.
T
[redakti | redakti fonton]Mihael Trombkowski estis esperantisto en Lodz en la unua duono de 20-a jarcento.
W
[redakti | redakti fonton]Ireneusz WILCZYŃSKI estas pola esperantisto, pri kiu en la serĉoj per la komputila reto laŭ la stato de 2025 eltroveblas tute nenio krom ke li laŭ instigo de Kazimierz Krzyżak en 2012 estis honorigita per dekreto de la prezidanto de Pollando Bronisław Komorowski per la Arĝenta Kruco de Merito de Pollando, por sia multjara socia laboro favore al Esperanto, kiun la pola ŝtato konsideras nemateria heredaĵo de Pollando, tial escepta aktivado por ĝi simbole honorigindas. Se ĝustas ke li tiom escepte laboris favore al la Esperanto-movado, tiam bonvenus - plejbone kun eksteraj referencoj - ĉi tie naskiĝdaton aŭ jaron kaj naskiĝurbon, loko(j)n de posta agado, profesio(j) kaj fine, ankaŭ iam aldoni neeviteblan mortodaton kaj urbon. La vivo jes ne nur dokumentiĝas en la komputila reto, kaj eĉ tie ne klaras ĉu oni trovas ĉiun informon. Sed ĝis nun tiu ĉi biografio estas nur granda demandosigno: helpo bonvenas por transformi ĝin al tute normala informero.
Z
[redakti | redakti fonton]Stanisław ZAUSMER (naskiĝis en 1905; mortis la 19-an de majo 1993) estis pola esperantisto kaj pioniro de la movado en Słupsk (Pollando) ([3]).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ruslanda Esperantisto. Nefermita letero al s-ro de Beaufront. Nro 6 p.121-122. Jun-jul. 1906
- ↑ La Ondo de Esperanto 2022 Nº3
- ↑ http://zimslupsk.com/Mieczyslaw_Jordanowski,271,115.html[rompita ligilo]