Janez Janša
Aspekto
Janez JANŠA (naskita la 17-an de septembro 1958 en Ljubljano) estas slovenia politikisto. Laŭ parlamenta baloto de la 4-a de decembro 2011 kaj sekvaj serĉoj de registaraj koalicioj, li estis la ĉefministro de Slovenio inter januaro 2012 kaj februaro 2013, anstataŭante la antaŭan ĉefministron Borut Pahor, respektive la politikiston Danica Simšič kiu provizore intertempe transprenis la postenon. Antaŭe li jam inter novembro 2004 kaj novembro 2008 havis tiun postenon.
Dum la lastaj balotoj junio 2018 Janez Janša la sekvontan fojon strebis por la reelekto, la gvidata de li partio la Slovena Demokrata Partio akiris la unuan lokon kun 24,9% da voĉoj kaj 25 mandatoj.